Ventajas de viajar en tren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventajas de viajar en tren
filmo
Originala titolo Ventajas de viajar en tren
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2019, 20 aŭg. 2020, 9 aŭg. 2023
Ĝenro suspensa filmo, nigrakomedia filmo, filma dramo, komedia filmo
Kameraado Javier Agirre
Reĝisoro(j) Aritz Moreno
Produktisto(j) Leire Apellaniz • Juan Gordon • Merry Colomer
Scenaro Javier Gullón
Loko de rakonto HispanioKosovo
Muziko de Cristobal Tapia de Veer
Rolantoj Javier Botet • Luis Tosar • Belén Cuesta • Macarena García • Quim Gutiérrez • Daniel Horvath • Ernesto Alterio • Pilar Castro • Gilbert Melki • Ramón Barea • Alberto San Juan • Javier Godino • Iñigo Aranburu • Iñake Irastorza
Produktinta firmao Morena Films 
EITB 
Movistar Plus+ 
Instituto de la Cinematografía y de las Artes Audiovisuales
IMDb
vdr

Ventajas de viajar en tren (Avantaĝoj de trajnveturado) estas hispana komedia filmo de nigra humuro premierita en 2019. Ĝi estis la unua verko de la reĝisoro Aritz Moreno kaj temas pri la adaptaĵo de samnoma novelo de Antonio Orejudo. La filmo estas protagonistigita de Luis Tosar, Ernesto Alterio, Pilar Castro kaj Belén Cuesta.[1]

La filmo estis nomumita al 4 Goya-premioj kaj ricevis la premion Feroz a la ple bona komedio.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Helga Pato (Pilar Castro), eldonistino kiu ĵus lasis sian koramikon Emilio (Quim Gutiérrez) en frenezulejo ekkonas en la trajno revenante hejmen Ángel Sanagustín (Ernesto Alterio), psikiatro de tiu sama hospitalo. Dum la vojaĝo, Sanagustín rakontas al Helga la historiojn de kelkaj el siaj pacientoj, inter kiuj elstaras la historio de eksmilitisto en la Kosova milito nome Martín Urales (Luis Tosar) obsesidata kun la rubaĵoj. Krome, dum la vetura konversacio ankaŭ Helga rememoras sian propran historion kun Emilio, kiu suferas pro skizofrenio kaj obsedo pri hundoj, kio kondukas lin perforti, humiligi kaj degradadi ŝin, kvazaŭ ankaŭ ŝi mem estas hundo. Alia obsedito, krom handikapulo, malprofitas amhisotrion kun juna belulino, nur ĉar ŝi lamas. Krome oni aludas al aliaj historioj kaj vivoj kiuj interplektiĝas, rezulte en surprizaj ŝanĝoj en la scenaro.​[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Press, Europa (5a de novembro 2019). «Pilar Castro protagoniza 'Ventajas de viajar en tren', un "Club de la lucha dirigido por Wes Anderson"». www.europapress.es. Konsultita la 22an de marto 2020.
  2. Ventajas de viajar en tren (2019), Konsultita la 22an de marto 2020.
  3. 3,0 3,1 Ventajas de viajar en tren, Konsultita la 22an de marto 2020.