Belén Cuesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belén Cuesta
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1984 (1984-01-24) (40-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Amkunulo Tamar Novas vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Belén CUESTA Llamas (Sevilo, 24a de januaro 1984) estas hispana aktorino.

Ŝi estis nomumita trifoje al Goya-premioj, kaj atingis la premion kiel plej bona protagonista aktorino pro sia ludado en La trinchera infinita (2019). Ŝi partoprenis en filmoj kaj serioj ege popularaj kiel Ocho apellidos catalanes (2015), Paquita Salas (2016-2019), La llamada (2017) kaj La casa de papel (2019-2021).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekstudis aktoradon en Malago. Poste ŝi dediĉis sin al teatro, kino, televido kaj eĉ televida reklamado. Ŝia unua elstara apero en televido estis kunlaborado de la programo En el aire (2013-2014), de La Sexta.​ En 2015 ŝi ludis sian unuan elstaran rolon en televida serio kiel Teresa en Aquí Paz y después Gloria en Telecinco. Samjare ŝi partoprenis en la filmo Ocho apellidos catalanes de Emilio Martínez Lázaro, pro kio ŝi ricevis laŭdajn kritikojn.

En 2016 ŝi partoprenis en kvar filmoj: nome Tenemos que hablar de David Serrano de la Peña, El pregón de Dani de la Orden, Villaviciosa de al lado de Nacho G. Velilla kaj Kiki, el amor se hace reĝisorita de Paco León, pro kio ŝi ricevis unuan nomumon al Goya-premio kiel unua plej bona novula aktorino.​ En 2017 ŝi estis protagonisto de la muzikala filmo La llamada, bazita sur la samnoma teatraĵo reĝisorita de Javier Calvo kaj Javier Ambrossi, ludante la rolon de Milagros, pro kio ŝi estis nomumita al premioj Goya, Feroz kaj de la Unión de Actores kiel plej bona duaranga aktorino.

En 2018 ŝi partoprenis en la filmo El aviso, reĝisorita de Daniel Calparsoro.​ En 2019 ŝi estis protagonisto de la filmo de Netflix A pesar de todo, kun Amaia Salamanca, Blanca Suárez kaj Macarena García. Ŝi partoprenis ankaŭ en la filmoj Ventajas de viajar en tren, Litus kaj en la rumana Parking. Krome ŝi estis protagonisto de La trinchera infinita, reĝisorita de Jon Garaño, Aitor Arregi kaj José Mari Goenaga, en kiu ŝi ludis la rolon de Rosa, pro kio ŝi ricevis la Goya-premion kiel plej bona protagonista aktorino.​

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Belén Cuesta en la Premioj Goya 2017.
Belén Cuesta en la Premioj Goya 2019.
Jaro Titolo Rolulo Reĝisorado
2009 Hierro Virino Gabe Ibáñez
2011 Perro flaco Natalia Ernesto Martin
2012 La montaña rusa Intervjuistino Emilio Martínez Lázaro
Operación Malaya Clara Manuel Huerga
2013 Sex tape Canija Roberto Pérez Toledo
2015 Ocho apellidos catalanes Judit Emilio Martínez Lázaro
2016 Tenemos que hablar Yolanda «Yoli» David Serrano de la Peña
Kiki, el amor se hace Belén Paco León
El pregón Silvia Dani de la Orden
Villaviciosa de al lado Elisa Nacho G. Velilla
2017 La llamada Fratino Milagros Javier Calvo kaj Javier Ambrossi
Proyecto tiempo Carla Isabel Coixet
La LEGO Ninjago película Nya (voĉo) Paul Fisher
2018 El aviso Andrea Dovizioso Daniel Calparsoro
2019 A pesar de todo Claudia Gabriela Tagliavini
Ventajas de viajar en tren Amelia Urales de Úbeda Aritz Moreno
Litus Laia Dani de la Orden
La trinchera infinita Rosa Jon Garaño, Aitor Arregi kaj José Mari Goenaga
Parking María Tudor Giurgiu
2020 Hasta que la boda nos separe Marina Dani de la Orden
Sentimental Laura Cesc Gay
2022 Un novio para mi mujer Lucía Laura Mañá
2023 El cuco Anna Mar Targarona

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • El hombre almohada (2021).
  • Metamorfosis (2019).
  • Universos Paralelos (2017).
  • Los tragos de la vida (2016).
  • La llamada (2013-2016).
  • Presencias (2012).
  • ¿Quién es Teodoro? (2012).
  • Papá se ha ido (2011). De Elvira Lindo.
  • Lo que da miedo es la muerte (2011).
  • Soy actriz (2011).
  • Te acuerdas (2011).
  • El imaginario de Cervantes (2011).
  • Labios (2010).
  • Las fichas (2009).
  • Sonias (2008).
  • Acóplate (2008).
  • Me muero, me muero (2007).
  • Una mujer sin importancia (2007). De Oscar Wilde.
  • Enrico V (2006).
  • Malditas sean por siempre Coronada y sus hijas (2006).
  • Ifigenia en Táuride (2004-2005).

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Ĉeno Notoj
2008 Cazadores de hombres Figurantino Antena 3 2 epizodoj
2010 ¿Qué fue de Jorge Sanz? Flegistino Canal+ 1 epizodo
2011 Palomitas Kelkaj roluloj Telecinco 9 epizodoj
Ángel o demonio Virino 1 epizodoj
Amar en tiempos revueltos Berta La 1 2 epizodoj
2012 Bandolera Elisa de Vega Antena 3 Ĉefa aktoraro; 114 epizodoj
Serienómanos Kelkaj roluloj YouTube 5 epizodoj
2013 El tiempo entre costuras Naskontino Antena 3 1 epizodo
2013 - 2014 En el aire Ŝi mem La Sexta Kunlaborantino
2015 Aquí Paz y después Gloria Teresa «Tere» Telecinco Ĉefa aktoraro; 8 epizodoj
Vis a vis Yolanda Montero Fernández Antena 3 Ripete; 2 epizodoj
2016 Buscando el norte Carolina «Carol» Ruiz Ĉefa aktoraro; 8 epizodoj
2016 - 2019 Paquita Salas Magüi Moreno Flooxer / Netflix Ĉefa aktoraro; 14 epizodoj
2017 - 2018 Ella es tu padre Natalia «Nata» Telecinco / Factoría de Ficción Ĉefa aktoraro; 13 epizodoj
2018 BByC: Bodas, bautizos y comuniones Bea Maqueda Telecinco Televida filmo
2019 Mira lo que has hecho Ŝi mem #0 4 epizodoj
2019 - 2021 La casa de papel Julia Martínez «Manila» Netflix Ĉefa aktoraro; 21 epizodoj (T3-T5)
2023 Cristo y Rey Bárbara Rey Antena 3 Protagonista; 8 epizodoj
Cites Abi Prime Video Speciala apero; 1 epizodo
Romancero Carmen Ĉefa aktoraro; 4 epizodoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Belén Cuesta en la hispana Vikipedio.