Quim Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quim Gutiérrez
Persona informo
Naskonomo Joaquim Gutiérrez Ylla
Naskiĝo 27-an de marto 1981 (1981-03-27) (43-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Pompeu Fabra vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1994– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joaquim Gutiérrez Ylla (Barcelono, 27a de marto 1981), plej ofte konata kiel Quim GUTIÉRREZ, estas hispana aktoro, ricevinto de Premio Goya al plej bona novula aktoro pro AzulOscuroCasiNegro en 2007.[1]

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post dekomencaj amatoraj agadoj kaj studoj, li revenis al aktorado en la televida serio El cor de la ciutat, en kiu li agadis dum preskaŭ kvin jaroj. Post diversaj televidaj roloj, kiel Daniel Rocha en Génesis, en la mente del asesino, debutis en kino en 2006 per Sin ti kaj poste en AzulOscuroCasiNegro, reĝisorita de Daniel Sánchez Arévalo, kiu havigis al li la Goya-premion al la plej bona novula aktoro. Ekde tiam, lia kariero centriĝis ĉefe en kinon per filmoj kiel Sangre de mayo (2008), Una hora más en Canarias (2010) kaj Primos (2011), en kiu li ree koincidis kun Daniel Sánchez Arévalo kiel reĝisoro.

En 2013 li intervenis en 3 bodas de más de Javier Ruiz Caldera, La gran familia española, ¿Quién mató a Bambi? kaj Los últimos días, en kiu li protagonistis kun José Coronado.[2]​ En 2014 li aktoris en la franca filmo Les Yeux jaunes des crocodiles kun Emmanuelle Béart kaj Patrick Bruel kaj estis protagonisto de la hispana komedio Anacleto: agente secreto (2015) kun Imanol Arias.[3]​ En 2016 li estis protagonisto de la serieto de Telecinco El padre de Caín, per la rolo de Eloy Rodríguez.​ Unu jaron poste, li aperis en La niebla y la doncella kaj Abracadabra, kun Antonio de la Torre kaj Maribel Verdú.

En 2017 li revenis al televido kiel protagonisto de la serio de Telecinco El accidente, kun Inma Cuesta kaj Berta Vázquez.​ Poste, li estis protagonisto de la filmoj Litus (2019) de Dani de la Orden kaj Ventajas de viajar en tren (2019) de Aritz Moreno. Unu jaron poste, li premierigis la amaferan komedion Te quiero, imbécil, ludante la protagonistan rolon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Premiados en los Goya 2007». El Mundo. Konsultita la 18an de februaro 2015.
  2. «Nuevo rol para un actor inquieto». El País. Konsultita la 18an de februaro 2015.
  3. «Primer tráiler de 'Anacleto: Agente secreto'». Elseptimoarte.com. Konsultita la 18an de februaro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quim Gutiérrez en la hispana Vikipedio.