Saltu al enhavo

Ordo (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Superordo)
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Ordo estas ŝtupo en la planta kaj besta klasigoj. Biologia ordo staras inter klaso kaj familio. La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. por la plantoj ofte je "-ales" latine kaj -aloj esperante. Ekzemple, Homo apartenas al la ordo de la primatoj.

Aldona hierarĥio

[redakti | redakti fonton]

En zoologio oni uzas aldonan hierarĥion de pli grandaj kaj pli malgrandaj subrangoj de ordo, markitaj per netradukataj latinaj prefiksoj. En ĉi-suba tabulo oni povas vidi la rangojn en ordo de plej grandaj ĝis plej malgrandaj, kune kun certaj ekzemploj.

Nomo Latina prefikso Ekzemploj
Magnordo magnus, 'granda, gravega, magnifika' Boreoeutheria
Superordo super, 'super' Euarchontoglires, Parareptilia
Grandordo grand, 'granda' Euarchonta
Mirordo mirus, 'stranga, miriga' Primatomorpha, Ferae
Ordo Primates, Procolophonomorpha
Subordo sub, 'sub' Haplorrhini, Procolophonia
Infraordo infra, 'malsupre' Simiiformes, Hallucicrania
Parvordo parvus, 'malgranda, bagatela' Catarrhini

En botaniko kaj aliaj branĉoj de biologio, kiuj ne temas pri bestoj, tiaj aldonaj rangoj ne uzatas.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]