Supra Palatinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Bavario
Ĉefurbo: Regensburg
Areo: 9.691,03 km²
Loĝantoj: 1 133 741 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 113 / km²
Retejo: www.regierung.oberpfalz.de

Supra Palatinato (germane: Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 133 741 loĝantojn.

Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.

La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al

La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".

Administra divido

Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.

Eksterdistriktaj urboj

  1. Amberg
  2. Regensburg
  3. Weiden

Distriktoj

  1. distrikto Amberg-Sulzbach
  2. distrikto Cham
  3. distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
  4. distrikto Neustadt an der Waldnaab
  5. distrikto Regensburg
  6. distrikto Schwandorf
  7. distrikto Tirschenreuth