Supra Uele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Supra Uele

Democratic Republic of the Congo (26 provinces) - Haut-Uele.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Isiro
Areo 89 683 km²
Loĝantaro 1 920 867 (stato: takso de 2005)
Information icon.svg
vdr

Supra Uele estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la nordorienta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2005 ĝi havis 1 920 867 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 89 683 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 21 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Isiro.

La provincoj Ituri, Supra Uele, Tshopo kaj Malsupra Uele estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Orientale.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Uele.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Découpage territorial : procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 19an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.