Supra indico

From Vikipedio
Jump to navigation Jump to search

En presarto la supra indico estas indico presita supre de la teksta linio; uzata precipe en matematiko kaj ĥemio.

En HTML kaj en ĉi tiu Vikipedio oni metas supran indicon inter la markojn <sup> kaj </sup>.

En Unikodo disponeblas, interalie, indicaj skribsignoj ⁰¹²³⁴⁵⁶⁷⁸⁹⁺⁻⁼⁽⁾ⁿⁱ.

En matematikaj kaj fizikaj formuloj oni kutime skribas eksponenton en formo de supra indico: E=mc²; m³ (kubometro); (la konstanto de Avogadro).

Oni uzas supraindicajn numerojn por referenci piednotojn; interalie, en Vikipedio oftas tiaj referencoj ([1][2][3]…).

Anglalingve oni uzas supraindicajn literojn por marki ordajn numeralojn: 1st, 2nd, 3rd, 4th, … En Esperanto oni simile povas skribi: «la 21ª jc».

En kelkaj lingvoj oni uzas supraindican skribon de mallongigoj; ekz-e «dro Zamenhofo».

En fonetiko oni uzas suprajn indicojn por indiki tonon en Pinjino: ban³ (samkiel bǎn) estas 板 (tabulo); aŭ sonnuancojn, ekz-e [ph] — alspira p.

Vidu ankaŭ[edit | edit source]