Suba indico

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En presarto la suba indico (aŭ ofte, se ne eblas konfuzo kun supra indico, simple indico) estas indico presita sube de la teksta linio; uzata precipe en matematiko kaj ĥemio.

En HTML kaj en ĉi tiu Vikipedio oni metas suban indicon inter la markojn <sub> kaj </sub>.

En Unikodo disponeblas indicaj skribsignoj ₀ ₁ ₂ ₃ ₄ ₅ ₆ ₇ ₈ ₉ ₊ ₋ ₌ ₍ ₎ ₐ ₑ ₒ ₓ ₔ (&#8320; ĝis &#8340).

Ekzemple, jen matrico kun la dimensioj 3×3:

(La elementoj havas po du subajn indicojn, la unua estas la numero de la horizontalo de la elemento; la dua estas la numero de ties vertikalo.)

Kiel ekzemplon pri ĥemia indico vidu la formulon de akvo: H₂O.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]