Saltu al enhavo

Susanne Dagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Susanne Dagen (2020)

Susanne DAGEN (naskiĝinta en 1972 je Dresdeno[1]) estas germana eldonistino, librovendistino kaj regiona politikistino de FWG.

Lernis ŝi librovendadon en Dresdeno kaj Rostock. De 1995 ŝi tenadas, kune kun Michael Bormann, en la dresdena kvartalo Loschwitz la kulturdomon BuchHaus Loschwitz, de 2002 la eldonejon edition buchhaus loschwitz. Politikistante en al dresdena urba konsilio ŝi favoras novdekstrismajn poziciojn.

Patrino ŝia estis arthistoriistino ĉe la Ŝtataj Artkolektoj je Dresdeno kaj galeriistino aktive en ŝtata artkomercado; patro lia estis kemiisto el Kroatio. Havas ŝi du filinojn vivante Dresdene. En marto 2018 ŝi vokiĝis en la estraranon de la fondaĵo Desiderius-Erasmus-Stiftung kiu apogas ideojn de Alternativo por Germanio (AfD).[2] Ekde aŭgusto 2024 ŝi anis ĉe la dresdena urbokonsilia frakcio de AfD, sen eksmembriĝo ĉe FWG.[3]

Eldonas ŝi ĉiujare la kalendaron Literarisches Dresden kaj publikigas aferojn pri poet in residence. Grava serio de ŝia eldonejo titoliĝas Exil.[4] Konata verkistino kun kiu ŝi flegas kontaktojn estas Monika Maron. Amikino de ŝi estas Ellen Kositza. [5]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Torsten Hoffmann: "Ästhetischer Dünger. Strategien neurechter Literaturpolitik", - ĉe: Deutsche Vierteljahrsschrift für Literaturwissenschaft und Geistesgeschichte, volumo 95, n-ro 2, 31.5.2021, ISSN 0012-0936, p. 219–254

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Maria Timtschenko: "Susanne Dagen – Wut im Buch" - ĉe: Zeit Online, 23..2017
  2. Moritz Lehmann: "Buchhändlerin Dagen in AfD-naher Stiftung" - ĉe: Badische Zeitung, 22.3.2018.
  3. Elias Hantzsch: "Susanne Dagen geht zur AfD-Fraktion im Dresdner Stadtrat" - ĉe: Dresdner Neueste Nachrichten, 8.8/2024
  4. ĉiuj volumoj de ĉi serio
  5. Hannes Soltau kaj Christian Schröder: "Die rechte Liebe zur Literatur" - ĉe: tagesspiegel.de, 26.10.2020