Sutrio
Aspekto
| Sutrio Sudri | |
| komunumo de Italio | |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Regiono | Friulo-Venecio Julia |
| Provinco | UD Udine |
| Geografia situo | 46° 31′ N, 12° 52′ O (mapo)46.51666666666712.866666666667Koordinatoj: 46° 31′ N, 12° 52′ O (mapo) |
| Supermara alteco | 565 m |
| Areo | 21 km² |
| Loĝantaro | 1220 (2023) |
| Loĝdenso | 59 loĝantoj/km² |
| Subdividaĵoj | Nojaris kaj Priola |
| Najbaraj komunumoj | Arta Terme, Cercivento, Lauco, Ovaro, Paluzza, Ravascletto kaj Zuglio |
| Patrono | Sankta Blazio |
| Festa tago | 3-a de februaro, la patrona memortago |
| Nomo de loĝantoj | sutriesi |
| Poŝtkodo | 33020 |
| Imposta kodo | L018 |
| Kodo laŭ ISTAT | 030112 |
| Telefona prefikso | 0433 |
| Estro | |
| Retpaĝo | Oficiala retejo |
Sutrio - jen itale, friule Sudri - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 220 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Blazio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Arta Terme, Cercivento, Lauco, Ovaro, Paluzza, Ravascletto kaj Zuglio.


