Saltu al enhavo

Suzanne E. Smrekar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:25, 4 nov. 2016 farita de Jean-François Clet (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Suzanne E. SMREKAR estas usona astronomino, geologiistino kaj klimatsciencistino ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio.

Ŝi fariĝis bakalaŭrino pri terfiziko kaj matematiko ĉe la Universitato Brown (Providence, Rod-Insulo) en 1984 kaj doktorino pri terfiziko ĉe la Suda Metodista Universitato en 1990.

Ŝi estis anino de la teamoj de diversaj misioj de la NASA al la planedoj de la sunsistemo, kiel Mars Reconnaissance Orbiter[1] kaj Magellan.[2] Ŝi laboris pri la GEM, instrumento de la misio InSigh, kiu estos lanĉita en 2018.[3]

Laŭ Minor Planet Center ŝi malkovris la asteroidon 6819 McGarvey[4] 14-a de junio 1983, kiun ŝi nomis en memoro de sia patrino.

Ŝi ricevis en 2012 la Medalon pro "Exceptional Scientific Achievement" de la NASA.

Notoj kaj referencoj

  1. Mars Reconnaissance Orbiter, Misiona Teamo ; el la paĝaro de la NASA(angle)
  2. Vulkanoj de Venuso povas esti junaj kaj aktivaj ; el Space.com(angle)
  3. Suzanne Smrekar, ĉefa adjunta esploristino, InSight, el la paĝaro de NASA(angle)
  4. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj