Suzanne E. Smrekar
Etoso
Suzanne E. Smrekar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Brown Suda Metodista Universitato |
Okupo | |
Okupo | astronomo geologo |
Suzanne E. SMREKAR estas usona astronomino, geologiistino kaj klimatsciencistino ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio.
Ŝi fariĝis bakalaŭrino pri terfiziko kaj matematiko ĉe la Universitato Brown (Providence, Rod-Insulo) en 1984 kaj doktorino pri terfiziko ĉe la Suda Metodista Universitato en 1990.
Ŝi estis anino de la teamoj de diversaj misioj de la NASA al la planedoj de la sunsistemo, kiel Mars Reconnaissance Orbiter[1] kaj Magellan.[2] Ŝi laboris pri la GEM, instrumento de la misio InSigh, kiu estos lanĉita en 2018.[3]
Laŭ Minor Planet Center ŝi malkovris la asteroidon 6819 McGarvey[4] 14-a de junio 1983, kiun ŝi nomis en memoro de sia patrino.
Ŝi ricevis en 2012 la Medalon pro "Exceptional Scientific Achievement" de la NASA.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Suzanne E. Smrekar, listo de publikaĵoj
- angle Suzanne E. Smrekar, Vivprotokolo ; el la paĝaro de la NASA Arkivigite je 2016-12-27 per la retarkivo Wayback Machine