Svatoŝaj rokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svatos-rokaro)
Svatoŝaj rokoj
ĉeĥe Svatošské skály
protektita areo
Svatoŝaj rokoj
Oficiala nomo: Svatošské skály
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Doubí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Rivero Ohře
Situo Svatoŝaj rokoj
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 50° 11′ 36″ N 12° 49′ 15″ O / 50.19333 °N, 12.82083 °O / 50.19333; 12.82083 (mapo)
Katastro 2,01 km² (201 ha) Doubí u Karlových Var
Plantaro pino
Proklamo 31-an de decembro 1933
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svatošské skály
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Svatoŝaj rokoj (ĉeĥe: Svatošské skály) estas Nacia naturmemorindaĵo en distrikto Karlovy Vary, proklamita en la jaro 1933. Motivo de la protekto estas geomofrologie unikaj granitaj rokformacioj sur la maldekstra bordo de rivero Ohře kun fragmentoj de reliktaj pinarbaroj kun apero de raraj aŭ endanĝerigitaj kreskaĵoj kaj animaloj. La teritorio de la nacia natura memorindaĵo estas konsisto de Loko de komunuma gravo Kanjono de Ohře ensumigita en sistemon de Zono de Speciala Konservado Reto Natura 2000. Por zorgi pri ĝi estas komisiita administracio PPT Slavkova arbaro.

La loko estas ĉirkaŭteksita de multaj popolrakontoj. La plej elstara grupo "Jan Svatoš" apud la ponteto ĉiam instigas fantazion de la popolo - kaj inspiris la komponiston Hans Marchner verki la operon "Hans Heilling" (ĉeĥe: Jan Svatoŝ) en la jaro 1830. La legendon pri Hans Heiling prilaboris Goethe kaj Körner.

Pendanta ponteto kunigas ambaŭ bordojn kaj aldonas al la loko neordinaran ĉarmon. La rokaj muroj estas ŝatata trejnejo de karlovaraj alpinistoj. El ambaŭ lokoj - Doubí kaj Loket - la rokoj estas facile atingeblaj laŭ signumitaj turistaj vojoj. El ambaŭ lokoj direktoj ĝi estas facila promeno sen troa ascendado kun belaj vidindaĵoj (t.n. instrua vojeto estas longa 10 km).

Situo[redakti | redakti fonton]

La teritorio troviĝas proksimume du kilometrojn sude de Doubí, la urba parto de Karlovy Vary, sur la maldekstra bordo de rivero Ohře, sur la norda rando de PPR Slavkova arbaro.

Mitoj, rakontoj[redakti | redakti fonton]

Jaro 1910

En la tempo kiam en Loket-regiono ankoraŭ regis Vohburgoj, mal-riĉa kamparano iranta en burgon Loket servuti trovis inter du ŝtonoj en lokoj, kie nun staras altaro de preĝejo el Horní Slavkov, plorantan novnaskitan knabeton. Plena de kompato li prenis la infanon kune, en la burgo li aliris antaŭ la markgrafino Johana kaj diris: "Okaze de eniro en burgon estas kutimo alporti ian dona-con. Survoje al Loket mi trovis jenan infaneton kaj volonte mi ĝin donacus al vi. Akceptu ĝin, mi petas, kaj kun amo ĝin vartu pli bone ol ĝia patrino!" Al la markgrafino ĉi tiu parolo plaĉis, ŝi akceptis la knabeton sub sian protekton: kaj igis ĝin babti Jan (Johano). Laŭ sia trovinto ricevis la knabeto familian nomon Svatoš.

Sub protekto de la nobela edukantino plenkreskis Johano kaj fariĝis bela junulo, kiu trovadis en sciencoj pli grandan ŝaton ol en kavaliraj turniroj. Li ŝatis solecon, senĉese li vagadis en arbaroj kaj lia animo sopiregis ekkonadi fundamenton de ĉio.

Iam li sidis meditante sur la bordo de la rivero Ohře kaj rigar-dis al ĝiaj malhelaj ondoj. Subite antaŭ li elakviĝis akvofeino tiel belega kaj ĉarma, ke unuavide ŝi lin ensorĉis kaj la ĉirkaŭa mondo por li ĉesis ekzisti.

"Mi konas doloron de via koro, karulo", alparolis lin la najado. "Vi sopiras scipovi la mondon de sorĉoj. Mi instruos vin pri ĉio, al kio vi sopiregas, sed nur se vi akceptos unu kondiĉon -- ke vi promesos neniam kuniĝi kun alia virino!"

Ravita per beleco de la najado kaj per imago, ke li povos atingi plenumon de siaj deziroj, Svatoš senpripense akceptis la strangan proponon. La najado plenumis sian promeson kaj ensekretigis Johanon en mistero de arkanoj kaj faris lin tre feliĉa.

Pasis kelkaj jaroj. Dum siaj vojaĝoj tra la mondo Svatoŝ konatiĝis kun bela knabino kaj elkore enamiĝis al ŝi. La promeso, kiun li donis al la najado, komencis lin aflikti kiel ŝtono. Fidante je scipovo de la sorĉ-artoj, per kiuj li intencis disrompi potencon de la super-natura estaĵo - de najado, decidiĝis Svatoŝ edziĝi al la amata knabino kaj aranĝis grandiozan edziĝfeston. Jam staris la edziĝfesta procesio antaŭ altaro, jam volis feliĉa duopo diri sian "'Jes"....

Sed neatendite kaj subite el ŝtormantaj ondoj de la rivero Ohře aperis koleriĝinta najado kaj per malbeno transformis la tutan edziĝ-festan procesion en ŝtonon: la pastron, ambaŭ geamantojn, edziĝ-festajn gastojn, muzikistojn kaj edziĝveturilon. La ŝtoniĝinta geedziĝo troviĝas en arbara valo de la rivero Ohře inter urboj Karlovy Vary kaj Loket. Oni tion nomas Svatoš-rokaro.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.