Sveda nacia arkivo de registrita sono kaj moviĝaj bildoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveda nacia arkivo de registrita sono kaj moviĝaj bildoj
registara organizaĵo • kinobiblioteko • sonarkivo
Komenco 1979 vd
Fino 1-a de januaro 2009 vd
Lando(j) Svedio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Sveda Nacia Sono- kaj Filmarkivo (svede Statens ljud- och bildarkiv, mallongigita SLBA) estis arkivo en Svedio dezajnita por kolekti kaj konservi ĉiujn registritajn filmojn kaj sonojn produktitajn en la lando.

La arkivo estis establita en 1979 kaj estis prizorgita kiel sendependa institucio, sub la inspektado de la sveda edukministerio. Laŭleĝe, ĉiu plurmedia produktaĵo en Svedio, inkluzive de televidprogramoj, devigas ĝiajn kreintojn sendi kopion al la arkivo.

Ekde 1979, la leĝo pri devigaj kopioj ankaŭ validas por aŭd- kaj video-propraĵoj kaj komunikiloj kaj tiuj devas esti liveritaj al la Reĝa Biblioteko.

La kolektoj de la arkivo konsistas el kaj materialoj de privataj donacintoj kaj materialoj de la Sveda Elsenda Korporacio. La arkivo klopodas vaste pri ciferecigo, kaj multaj el ĝiaj materialoj estis transdonitaj al cifereca formato.

Registara enketo, trovis en 2004 ke la kosto estus proksima al SEK 900 milionoj por ciferecigi la tutan arkivon de SLBA de preskaŭ ses milionoj registritaj horoj.

En 2008 la arkivo estis transdonita al la Nacia Biblioteko de Svedio. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Filmarkivet.se Filmarkivet.se - Cent jaroj en movaj bildoj (angle), www.filmarkivet.se