Svedio-finna flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neoficiala flago de Svedio-finnoj.

La Svedio-finna flago (svede sverigefinska flaggan, finne ruotsinsuomalaisten lippu) estas la flago de la "Svedio-finnoj", la finnlingva malplimulto en Svedio. Ĝi estas nordia krucflago, en kiu blua kruco havas flavajn flankojn, dum la ceteraj partoj estas blankaj. Do la flago havas kaj la kolorojn de la flago de Svedio kaj de la flago de Finnlando. La flago estis funkciigita en 2014. La flago estas en uzo en etoso de finnlingvanoj en Svedio speciale en la tago de svedio-finnoj, la 24-a de februaro. Tiu tago tamen ne estas oficiala flagtago laŭ sveda regularo.

La pozicio de finnlingvanoj en Svedio ne estas simetria al tiu de svedlingvanoj en Finnlando, detalojn vidu: svedlingvaj finnlandanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]