Svisa sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La svisa sistemo estas metodo por okazigi turnirojn, precipe por ŝakludopetanko. Ĉi tiu sistemo tre utilas, se la nombro da ludantoj estas tiom granda, ke ne eblas ke ĉiu ludus kontraŭ ĉiu.

Baza ideo[redakti | redakti fonton]

Oni ludas plurajn raŭndojn. La ludparoj por la unua raŭndo estas fiksitaj per konata ludforto aŭ per lotado. Dum la sekvontaj raŭndoj ĉiu ludanto ludu kontraŭ ludanto kiu ĝis tiam ricevis la saman kvanton da poentoj. Tamen, la samaj du ludantoj nepre ne ludu dufoje unu kontraŭ la alia.

Reguloj por svisa sistemo (por ŝako)[redakti | redakti fonton]

  • La nombro da raŭndoj estu difinita antaŭ la komenco.
  • Du ludantoj neniam ludu pli ol unu fojon unu kontraŭ la alia.
  • Se estas nepara nombro da ludantoj, unu ludanto ricevas poenton sen ludi (libera lotilo)
  • Neniu ludanto ricevu liberan lotilon pli ol unu fojon.
  • Ĝenerale, en ĉiu ludparo la ludantoj havu saman kvanton da poentoj (se eblas).
  • Por ĉiu ludanto la diferenco inter nigraj figuroj kaj blankaj figuroj ne estu pli granda ol du.
  • Neniu ludanto ricevu la saman koloron tri sinsekvajn fojojn.
  • Pliaj ne-nepraj reguloj pri la koloroj:
    • Ĝenerale ludanto ricevu la koloron kun kiu ri ludis malpli da raŭndojn
    • Se ludanto ludis tiom ofte per la nigraj kiom per la blankaj figuroj, ri ricevu alian koloron ol dum la antaŭa raŭndo.