Svjatoslav la 1-a de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renkonto inter Svjatoslav kaj la imperiestro Johano de Klavdi Lebedev.

Svjatoslav de Kievo (orienta slava: Святослав, 942 - 972) estis militista princo de la Kieva Regno, filo de la princo Igor de Kievo kaj sia edzino Olga.

Svjatoslav estas fama pro la militistaj kampanjoj kiuj kaŭzis la falon de du orienteŭropaj potencoj: Ĥazarujo kaj Bulgara Imperio. Li ankaŭ subpremis la volgajn bulgarojn, la alanojn kaj aliajn orientajn slavajn tribojn, per alianciĝo kun la magjaroj kaj la peĉenegoj.

Lia regado sur la Kieva Regno, kiu daŭris jardekon, karakteriziĝis per rapide etendiĝo ĝis la valo de la rivero Volgo, la stepo de Kaspia Maro kaj Balkanoj. Fine de sia mallonga vivo, Svjatoslav kreis grandan kaj potencan ŝtaton en Eŭropo, igante Perejaslaveco, ĉe la Danubo, ĉefurbo de la regno, je retroiro de Kievo (969). Kontraste kun la kristaniĝo de la patrino, Svjatoslav restis kiel kredanto je slava religio (paganismo) dum sia tuta vivo.

Pro lia abrupta forpaso dum batalo, la konkeroj de Svjatoslav ne konsolidiĝis kiel imperio, kaj pro malsukceso je la intenco establi stabilan sukcedadon, estiĝis interna milito inter la eblaj sukcedontoj.

Lia sukcedanto estis Jaropolko la 1-a.