Szada
Szada (sada) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő. La finna-ugra nomo signifas buŝo, verŝajne enirejo de valo.
Bazaj informoj
- Areo17 km²
- Loĝantaro:3430
- Poŝtkodo: 2111
- Telefonprefikso: 28
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵoj, laŭ flankovojoj inter Gödöllő kaj Veresegyház. Aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc estas ne tro for. Gödöllő troviĝas 6, Aszód 17, rando de Budapeŝto 19, Vác 25 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1325. Dum la turka erao la komunumo senhomiĝis. Vilaĝservoj estas restoracio, gastejo.
Vidindaĵoj
- nobeldomo de Grassalkovich (graŝalkoviĉ) de 1820
- romkatolika Preĝejo de Johano Baptisto (Szada) de 1894
- kalvinana preĝejo de 1928
- muzeo