Saltu al enhavo

Szarvaskő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Szarvaskő

Szarvaskő [sarvaŝkO] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Eger. La loknomo signifas: cervo-ŝtono.

Strato en Szarvaskő
Vido el la preĝejturo al Szarvaskő
Katolika preĝejo de Szarvaskő

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Szarvaskő situas sur malebenaĵo, en valo de rojo nomata Eger, laŭ ĉefvojo Eger-Ózd, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok. Eger troviĝas 10, Bélapátfalva kaj Mezőkövesd po 22 km-ojn.

Ŝajnas, Szarvaskő estis laŭvoja doganprena loko ekde la 12-a jarcento. Supozeble la fortikaĵo konstruiĝis post la tataroj en 1241. Ĝis 1945 la kampoj apartenis al episkopejo de Eger. La historia vilaĝnomo estis Püspökváralja (= subaĵo de fortikaĵo de episkopo).

En Szarvaskő migra poŝto servas.

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • ruinaĵo de la fortikaĵo
  • katolika preĝejo