Szentgotthárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Szentgotthárd
Szentgotthárd
Flago
Blazono
Areo 68 km² (6 800 ha)
Loĝantaro 8 867
Poŝtkodo 9970
Telefona antaŭkodo 94
Vikimedia Komunejo: Szentgotthárd
Retpaĝo: szentgotthard.hu

Szentgotthárd estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd, kies administra centro estas.

Riverbordo de Szentgotthárd

Geografio

Szentgotthárd situas laŭ la bordoj de Rába laŭ la landlimo de Aŭstrio. Körmend troviĝas 28, Szombathely 53, Budapeŝto 246 km.

Teatro de Szentgotthárd
Katolika kirko de Szentgotthárd

Historio

La urbo slovene estas Monoŝter, germane St. Gotthard. Verŝajne abatejo funkciis tie, kiu prenis nomon pri episkopo Gothardo La Sankta. En la 16a kaj 17a jarcentoj la landoparto estas milita zono. Ankaŭ ĉi tie konstruiĝis malgranda fortikaĵo. En 1664 okazis grava batalo, militestro Raimondo Montecuccoli kune kun aŭstroj kaj francoj venkis kontraŭ turkoj. En 1705 la hungaraj taĉmentoj venkis la aŭstrojn. La batalkampo apartenas nun al Aŭstrio.

Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Budapeŝto kaj Graz tuŝis la komunumon. En 1920 la komunumo iĝis limotrapasejo al Aŭstrio voje kaj fervoje. Post 1945 la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. En 1983 Szentgotthárd iĝis urbo. En 1989 la ferkurteno nuliĝis, la urbo iĝis turisma kaj industria centro.

La urbo estas centro de la slovena minoritato, en la urbo funkcias Slovena Konsulejo.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj