Szilárd Zerinváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szilárd Zerinváry
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1915 (1915-02-08)
en Arad
Morto 1-an de januaro 1958 (1958-01-01) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo astronomo
vdr

ZERINVÁRY Szilárd (zerinva:ri) estis hungara astronomo, naturscienca verkisto, instruisto naskita en Arad la 8-an de februaro 1915 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de januaro 1958.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zerinváry havigis diplomon de instruisto pri geografio-biologio en 1938 en Segedo kaj de 1939 li instruis en la militlernejo de Kőszeg, de 1943 geografion kaj kartografion en la Bolyai Műszaki Akadémia (Teknikakademio Bolyai). El militkaptiteco (de 1945) li revenis en printempo de 1948 kaj de 1949 li instruis en la oficirlernejo Mihály Táncsics de Szentendre ĝis 1953. Ekde 1954 li prelegis astronomion kaj geofizikon en la Instituto Lenin de la Universitato de Budapeŝto. De 1956 ĝis sia morto li estis sekciestro de Akadémiai Kiadó (Akademia Eldonejo). En 1963 la konsilantaro de urbo Szentendre fondis Zerinváry-memormedalon aljuĝendaj ĉiujare al tiuj sciencistoj, kiuj elstariĝas je popularigo de astronomio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Naprendszer élete (Bp., 1953)
  • A Föld helye a Világmindenségben (Bp., 1954)
  • Nap, Föld, Emberiség (Bp., 1955)
  • A Föld fizikája (Bp., 1956)
  • A távcső világa (kun György Kulin, Bp., 1956)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]