Sándor Gáspár (politikisto)
Etoso
Sándor Gáspár | |
---|---|
„Sándor Gáspár“ ➦ 1979. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1917 en Pánd |
Morto | 15-an de aprilo 2002 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/8-1-730 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto de nefikcio sindikatisto |
Sándor GÁSPÁR [ŝAndor gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Sándor estis hungara politikisto.
Sándor Gáspár [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1917 en Pánd. Li mortis la 16-an de aprilo 2002 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Gáspár post lernado eklaboris kiel simpla laboristo. En 1935 li aliĝis al la sindikato, en la sekva jaro al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li ricevis pli kaj pli taskojn de la Partio. Inter 1950-1951 li lernis en Moskvo en ĉeflernejo pri partio. Li estis parlamentano inter 1949–1990. Li apartenis al rondo de János Kádár, tamen li ricevis nur unuafoje premion. Lia plej alta posteno estis gvidanto de ĉiuj hungaraj sindikatoj.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Vasutas élmunkások (Fervojistaj elitlaboristoj) 1948
- A magyar szakszervezetek szerepe a szocializmus építésben (Rolo de la sindikatoj en konstruado de la socialismo) 1968
- A szakszervezetek a fejlett szocializmusért (La sindikatoj por la evoluinta socialismo) 1976