Sándor Takáts
Sándor Takáts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1860 en Komárno |
Morto | 21-an de decembro 1932 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Sándor Takáts [ŝAndor takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takáts Sándor estis hungara pastro, instruisto, historiisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1906, ordinara en 1925) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Sándor Takáts [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1860 en Hungario en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Li mortis la 21-an de decembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Takáts frekventis universitaton en Budapeŝto, krome li aliĝis al la piaristoj en 1881. En 1886 li pastriĝis poste li instruis en diversaj gimnazioj. Inter 1898-1903 li ricevis taskojn en arkivo de Vieno, poste li ĝismorte okupiĝis pri la parlamentaj dokumentoj. Li okupiĝis precipe pri historio de sia naskiĝurbo, krome pri 16-a kaj 17-a jarcentoj. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Adalékok Komárom városának történelméhez (Aldonaĵoj al historio de urbo Komárom), (1885)
- A főváros alapította budapesti piarista kollégium története (Historio de la budapeŝta piarista kolegio fondita de la ĉefurbo), (1895)
- Komárom vidéke és Brigetio a 18. század közepén (Ĉirkaŭaĵo de Komárom kaj Brigetio meze de la 18-a jarcento, (1908).
- Régi magyar asszonyok (Malnovaj hungaraj damoj), (1914)
- A régi Magyarország jókedve (1921)
- Kémvilág Magyarországon I-II (Spionado en Hungario), (1932, 1980)
- Végvári vitézek - szegény legények (1951)
- Művelődéstörténeti tanulmányok a XVI-XVII. században (1961)
- Buda két árulója (1979)
- Fejezetek Komárom művelődés- és gazdaságtörténetéből (1996)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero T kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero T kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 3-a punkto)