Tát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tát
germane: Taath
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Tát
Lando  Hungario
Regiono Norda Transdanubio
Departemento Komárom-Esztergom
Subregiono Esztergom
Rivero Duna
Situo Tát
 - koordinatoj 47° 44′ 24″ N 18° 38′ 34″ O / 47.74000 °N, 18.64278 °O / 47.74000; 18.64278 (mapo)
Areo 11,78 km² (1 178 ha)
Loĝantaro 5 343 (01.01.2011)
Denseco 453,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1146
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 2534
Telefona antaŭkodo 33
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Tát
Retpaĝo: www.tat.hu

Tát (tAt) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom.

Situo

Tát situas sur ebenaĵo, la Danubo preterfluas, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nyergesújfalu. Dorog, Tokod, Nyergesújfalu kaj Esztergom estas proksime. Budapeŝto troviĝas 45 km.

Historio

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko.

De la historio de Panonio oni scias, ke ĉi tiu teritorio estis loĝata ankax en la tempoj de Romia Imperio kaj tio de Arpadoj. La strato al Aquincum disbranĉiĝis ĉi tie en la direkton de nuna Esztergom ĉe la Danubo kaj en la direkton de nuna Dorog tra la montaro Pilis.

Tát estas menciita unuafoje en 1146, en la diplomoj laŭ la plej novaj esploroj, sed la nuna loĝantaro datigas la fundon de sia vilaĝo en la jaron 1181. Tiam donacis reĝo Béla la 3-a la vilaĝon al la ordeno de kavaliroj de Sankta Johano. Sur la loko de nuna preĝejo staris tiama diservejo, kiu foje servis ankaŭ kiel malsanulejo. Pli malfrue la episkopo de Veszprém volis akiri la teritorion for de la kavaliroj. Eĉ popo Bonifaco la 8-a juĝis en tiu afero. Ĉefepiskopo Nikolao ĉirkaŭiris la limojn en 1356. Dum la regado de reĝo Zigismundo la bienon de ordeno de kavaliroj ricevis profanaj pastroj, kal pli frue estiĝis posedanto la kapitulo de Esztergom. Kvankam post 1500 la vilaĝo komencis detruiĝi, tamen la turkoj en 1570 listigis ĝin ankoraŭ kun 10 domoj.

Apud la vilaĝo okazis granda batalo, la Habsburgoj venkis la turkojn en 1685, sekve la regiono liberiĝis de la turkoj. Poste alvenis ŝvaboj kaj aŭstroj.

Tát urbiĝis en 2013. Nun en la urbo aŭtonomio de germanoj funkcias.

Vidindaĵo

Vidindaĵo estas katolika preĝejo.

Ĝemelkomunumoj