Tésa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tésa [tEŝa] estas vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Szob.

Bazaj informoj

Geografio

La vilaĝo situas inter monto Börzsöny (borĵonj) kaj rivero Ipel, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj fervojo. Proksime estas urbo Šahy en la alia flanko de rivero, ĝuste kontraŭe estas Lontó.

Historio

La unua skriba mencio estis en 1211. Dum la turka erao la setlejo senhomiĝis, poste refondiĝis, sed iomete for. En la 18-a jarcento kastelo kaj preĝejo konstruiĝis. Baldaŭe en la kastelo estis gastoj Sándor Petőfi kaj Mór Jókai. En 1920 la komunumo trovis sin ĉe la nova landlimo kaj perdis kontaktojn kun la natura centro Šahy. Nuntempe ekfunkciis eta limotrapasejo, kie oni povas trairi perpiede, bicikle aŭ rajdante escepte vintron.

Vidindaĵoj