Týr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: TYR
Týr, bildigita ĉi-tie kun du sanaj manoj, antaŭ la renkonto kun Fenrir estas identigita kun la dio Marso en tiu-ĉi ilustraĵo de islanda manuskripto el la 18-a jarcento

Tyr aŭ en la norena lingvo Týr - IFA: [tʰyːr] - estas la dio de duelo kaj de heroa gloro en la nord-ĝermana mitologio, kaj kutime estas portretita kiel viro kun nur unu brako. En la islandaj sagaoj Edda, li estas aŭ portretita kiel filo de Odino (en la proza versio de la verko Edda) aŭ kiel filo de Hymir (en la versa versio), dum la origino de lia nomo kaj la probabla rilato al la dio "Tuisto", menciita en la verko "Germania" de Tacito sugestigas ke li origine estis konsiderita la patro de la dioj kaj la ĉefo de la ĝermana diaro. La angla vorto "tuesday" por mardo fakte estas "Tyr's Day" – la tago de Tyr.

Korespondaj nomoj en aliaj ĝermanaj lingvoj estas en la gota Tyz , la anglosaksa Tīw kaj en la malnovaltgermana Ziu, ĉiuj de la praĝermana vorto *Tîwaz. La norena nomo iĝis en la The Old Norse name became norvega Ty, en la sveda Ti, kaj en la dana Tyr, dum ĝi restis Týr kun vokala akcento en la moderna islanda kaj feroa lingvoj.