TAROM
TAROM | ||
---|---|---|
IATA TO |
ICAO ROT |
Voksigno Tarom |
Fondita | 18-a de septembro 1954 | |
Programo por oftaj flugantoj | Flying blue | |
Alianco | SkyTeam | |
Aviadilaro | 23 | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Internacia Flughaveno Henri Coandă | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: http://www.tarom.ro | ||
TAROM (Transporturile Aeriene Române = Rumanaj Aeraj Transportoj) estas la ŝtata aviadkompanio de Rumanio. Ĝi aranĝas flugojn en Rumanio kaj de Rumanio al celoj en Eŭropo kaj Mezoriento. Ĝia bazo estas la Internacia Flughaveno Henri Coandă. La kompanio estis fondita la 18-an de septembro 1954.
Aviadilaro
Je la 6-a de decembro 2007 TAROM havis jenajn aviadilojn:
- 2 Airbus A310-300
- 4 Airbus A318
- 7 ATR 42-500
- 4 Boeing 737-300
- 4 Boeing 737-700
- 2 Boeing 737-800
Posedantoj
TAROM estas akcia kompanio, kies akciojn posedas:
- la ŝtato Rumanio (95 %)
- flughavena societo Henri Coandă (2,58 %)
- societo ROMATSA (2,18 %)
- investa societo Muntenia (0,15 %)
- la rumanaj aŭtoritatoj pri civila aviado (0,09 %)
Eksteraj ligiloj
membroj de la flugkompania alianco SkyTeam
Fondomembroj: Aeroméxico | Air France | Delta Air Lines | Korean Air
Pliaj membroj: Aeroflot | Aerolíneas Argentinas | Air Europa | Alitalia | China Southern Airlines | Czech Airlines | Kenya Airways | KLM | TAROM | Vietnam Airlines