TWiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TWiki
TWiki
TWiki
TWiki
TWiki
kunlabora vikia programaro
Retadreso twiki.org
Kategorio vikia aplikaĵo
Lingvo(j) Multaj
Posedanto firmao TWiki.net
Fondiĝo 1998
Stato aktiva
vdr

TWiki estas Perl-bazita strukturita vikia aplikaĵo,[1] kutime uzata por funkciigi kunlaboran komputilan projekton, sistemon por administrado de edukaj informoj aŭ dokumentado, aŭ teama komputila portalo. Uzantoj povas krei vikipaĝojn uzante la TWiki-marklingvon, kaj programistoj povas etendi vikian aplikaĵofunkcion per kromprogramoj.

La TWiki-projekto estis fondita fare de la usonano Peter Thoeny en 1998 kiel malfermfonta viki-bazita aplikaĵa platformo. En oktobro 2008, la firmao TWiki.net, kreita fare de Thoeny, akiris plenan kontrolon de la TWiki-projekto dum multaj volontulaj programistoj distanciĝis. Tamen TWiki daŭre estas libera programaro, do uzeblas tute senkoste. Jam post kiam la vikia aplikaĵo MediaVikio ekfunkciis en 2002, ĝi iĝis forta konkurenco, aparte pro la konateco de Vikipedio uzanta tiun alternativan marklingvon.

Interfaco[redakti | redakti fonton]

La interfaco de TWiki inkludas subtenon por internaciigo ("I18N"), kun subteno por multoblaj kodoprezentoj, UTF-8 URL-retadresoj, kaj la uzantinterfaco estis tradukita en la ĉinan, ĉeĥan, danan, nederlandan, francan, germanan, hispanan, italan, japanan, polan, portugalan, rusan kaj svedan lingvojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ĉio, kion Vi Devas Scii Por Komenci Kun Enhavaj Administraj Sistemoj", informationweek.com, la 10-an de septembro 2007. Citaĵo: "TWiki estas strukturita vikio, kiu estas kombinaĵo de tradicia liberforma vikio kaj pli strukturita datumbazo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]