Tabera de Abajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabera de Abajo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37491
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 6° 0′ U (mapo)40.910277777778-6.0011111111111Koordinatoj: 40° 55′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 812 m [+]
Areo 63,78 km² (6 378 ha) [+]
Tabera de Abajo (Provinco Salamanko)
Tabera de Abajo (Provinco Salamanko)
DEC
Tabera de Abajo
Tabera de Abajo
Situo de Tabera de Abajo
Tabera de Abajo (Hispanio)
Tabera de Abajo (Hispanio)
DEC
Tabera de Abajo
Tabera de Abajo
Situo de Tabera de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabera de Abajo [+]
vdr

Tabera de Abajo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.

Preĝejo Sankta Johano Baptisto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carreros, Encinasola de las Minayas, Padierno, San Román, Tabera de Abajo, Tabera de Arriba, Taberuela, Tellosancho, Teso del Corcho, San Lorenzo kaj Valdefresno, krom la senhomejoj Berrocal de la Espinera, Berrocal del Campo kaj Valdechapero, okupas totalan areon de 63,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 106 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]