Tabora montetaro
Aspekto
Tabora montetaro | |
ĉeĥe Táborská pahorkatina | |
montetaro | |
Písecké hory, parto de Piseka montetaro
| |
Oficiala nomo: Tabora montetaro | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distriktoj | Distrikto Písek, Distrikto Strakonice, Distrikto Tábor |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Mezbohemia montetaro |
Najbaraj unuoj | 6
|
Subulaj unuoj | Písecká pahorkatina, Soběslavská pahorkatina |
Akvejo | Vultavo, Otava, Lužnice |
Koordinatoj | 49° 17′ 40″ N 14° 13′ 28″ O / 49.29444 °N, 14.22444 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Velký Mehelník |
- alteco | 633 m s. m. |
Areo | 1 594,9 km² (159 490 ha) |
Geologia konsisto | granitoj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo de Velký Mehelník enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Táborská pahorkatina | |
Portalo pri Geografio |
Tabora montetaro (ĉeĥe Táborská pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo en la suda kaj la sudorienta parto de Mezbohemia montetaro. Ĝi etendiĝas sur areo 1 594,9 km² en la norda parto de Sudbohemia regiono.
La regiono troviĝas en akvejo de Otava, Vultavo kaj Lužnice. Karakterizas ĝin profundaj valojde tiuj ĉi riveroj kaj iliaj alfluantoj. Superantaj mineraloj estas granitoidoj de mezbohemia kaj moldanubika plutono. La plej alta punkto de Tabora montetaro kaj Písecké hory estas Velký Mehelník kun 633 m.
La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Tábor.
Membrigo
[redakti | redakti fonton]Tabora montetaro plu dividiĝas en du subtutaĵojn:
- Písecká pahorkatina kun la plej alta pinto Velký Mehelník (633 metroj)
- Soběslavská pahorkatina kun la plej alta punkto Chlum (540 metroj)