Saltu al enhavo

Tachinger See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tachinger See
Elaera vido de la Tachinger-lago (vido el la sudo)
Elaera vido de la Tachinger-lago (vido el la sudo)
Elaera vido de la Tachinger-lago (vido el la sudo)
lago [+]

LandoGermanio

Supermara alteco442,1 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 57′ 57″ N, 12° 44′ 36″ O (mapo)47.965812.7433Koordinatoj: 47° 57′ 57″ N, 12° 44′ 36″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo2,36 km² (236 ha) [+]
Areo2,36 km² (236 ha) [+]

Tachinger See (Bavario)
Tachinger See (Bavario)
DEC

Map
Tachinger See
Vikimedia Komunejo:  Tachinger See [+]
vdr

La lago Tachinger See - prononco [TAĤinga Ze:] – situas en la orienta parto de la distrikto Traunstein kaj la distriktaro Supra Bavario en la pleja sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi apartenas al la historia pejzaĝo Rupertiwinkel kaj per istmo estas ligita al la pli suda lago Waginger See – ambaŭ lagoj kune longas 9 kilometrojn kaj larĝas ĝis 1,7 kilometrojn. Ofte la lagoj kune konsideratas unu lago (foje por ambaŭ kune uzatas la unua el la du nomoj, foje la dua), sed fakte estas du. Ĉe la bordo de la lago Tachinger See limas la komunumoj Taching am See kaj Waging am See respektive ties parto Tettenhausen.