Tago de Kantabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tago de Kantabrio
Mapo de Kantabrio ene de Hispanio
Mapo de Kantabrio ene de Hispanio
Oficiala nomo Día de Cantabria
Alia nomo Día de la Montaña
Festata en Kantabrio
Speco Regiona folkloro
Komenco 1967
Dato 2-a dimanĉo de aŭgusto
v  d  r
Information icon.svg

La Tago de Kantabrio estas festo okazanta la duan dimanĉon de aŭgusto en la municipo Cabezón de la Sal, en Kantabrio (Hispanio). Per ĝi oni feste laŭdas la kutimojn, tradiciojn kaj folkloron de Kantabrio.

Dum la festo estas foiroj, spektaklo de tradiciaj sportoj kaj muziko. Ĉiujare la feston ĉeestas la prezidanto de Kantabrio, kiu prelegas pri la kantabra identeco. Ankaŭ okazas solena ceremonio omaĝe al flagoj: homoj kun tradiciaj vestaĵoj hisas ĉiujn flagojn de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj kaj tiun de Hispanio.

La festo ekestis en 1967, iniciatite de Ambrosio Calzada,[1] kiu estis estro de municipo Cabezón de la Sal, kun celo organizi feston montrantan popolajn tradiciojn de Kantabrio. Ĝia originala nomo estis Día de la Montaña (tio estas, Tago de la Monto pro tio, ke La Montaña estas delonge uzata kromnomo por "Kantabrio"). En 1982 la tiama provinco Santandero iĝis aŭtonoma komunumo kun nomo Kantabrio kaj la nomo de la festo paralele ŝanĝiĝis al Tago de Kantabrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ambrosio Calzada estis ĉefrolulo en movado por aŭtonomeco de Kantabrio. En 1979 li estris la unuan municipan registaron oficiale postulantan, ke Kantabrio iĝu aŭtonoma komunumo.