Tago de Pola Setlinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Argentino estas unusola ŝtato, kie oni celebras la 8-an de junio Tagon de Pola Setlinto (hispane: "Día del Colono Polaco") kiel nacian feston ekde 1995. La tago memorigas la alvenon de la unuaj poloj komence de junio 1897. Okaze de tio en Buenos Aires, sub aŭspicioj de Pola Ambasado, Asocio de Poloj, organizaĵoj: la Asociación Cultural Argentino Polaca kaj la Fundación Argentina, okazas semajno de kulturaj aranĝoj dediĉitaj al Pollando kaj poloj.

En Pollando[redakti | redakti fonton]

En Pollando oni fiksis en 1929 Tagon de Pola Elmigrinto (Dzień Emigranta Polskiego) laŭ iniciato de Irena Puzynianka, la fondintino en 1926 de asocio "Opieka Polska nad Rodakami na Obczyźnie" (Pollanda Prizorgo pri Samlandanoj Eksterlande), celebratan novembre. En 1973 Konferenco de Pola Episkoparo dekretis la 3-an de majo tago de apartaj preĝoj intence de poloj loĝantaj eksterlande. La festo ne estis aprobata de la komunista registaro. Unu el pli grandaj manifestacioj okazis en 1981 sur Kastela Placo en Varsovio (ĝin partoprenis pli ol 2 mil personoj).

En la Tria Respubliko en 2001 la Senato voĉdonis, kaj en 2002 la Sejmo fine fiksis tagon la 2-a de majo kiel Tago de la Pola Diasporo kaj de Poloj Eksterlande, kaj la patronecon prenis la senato.