Tago de la germana unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambaŭ ekzempleroj de la Traktato pri Reunuiĝo troviĝas nun kune en la arkivejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Berlino

La Tago de la germana unuecoTago de la Germania unuiĝo (en la germana : Der Tag der Deutschen Einheit) estas la nacia tago de la Federacia Respubliko Germanio.

Ekde 1990, ĝi estas celebrata la trian de oktobro, je la dato de la (re)unuiĝo de la lando en 1990 kaj ĝiaj datrevenoj.

Ĝi estas la ununura ferio en Germanio kiun decidis la federaciaj instancoj: la ceteraj decidiĝis laŭ la juro de ĉiu el la dek ses diversaj federaciaj landoj.

Antaŭ 1990, la nacia tago de la Federacia Respubliko Germanio estis celebrata je la 17-a de junio (memore je armee subpremita ribelo de la 17-a de junio 1953 en Orienta Berlino), kaj tiu de la Germana Demokratia Respubliko je la 7-a de oktobro.