Venkotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tago de venko)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Venkotago (kanto).
09.05.2005

Venkotago (ruse День Победы, angle V-E Day) estas festotago omaĝe la venkon de aliancanoj super la faŝisma Germanio. En okcidenta Eŭropo kaj Usono estas festata la 8-an de majo kiel Tago de Venko en Eŭropo, en Orienta Eŭropo kaj eksa Sovetunio — la 9-an de majo. En soveta terminologio estas Granda patriota milito; unu el ĉefaj ŝtataj festoj en Rusio kaj Belorusio.

Ornamado de Moskvo kun flagoj por Venka Tago, 9 majo 2021 [1]

En Sovetunio la Venkotago iĝis ripoztago en la jaro 1965 (la 20-a datreveno de la venko). Post disfalo de la socialisma ŝtato, en Rusio dum kelkaj jaroj ne okazis parado sur Ruĝa Placo (Moskvo), sed ekde 1995 tiu tradicio renoviĝis. Ĝi restas tutlanda rusia ripoztago.

La senmorta regimento estas socia agado kiu konsistas en kolektiĝo al memormarŝo kaj portado de bildoj de familianoj, kiuj estis batalintaj en la Granda Patruja Milito.

Landoj, kie la festo estas celebrata[redakti | redakti fonton]

  • Pollando - oficiale agnoskita kaj starigita la 8-an de majo de 1945; en Pola Popola Respubliko solene festata en la jaroj 1946–1989, en 1945–1950 ripoztago. Ĉefaj solenaĵoj estis en Varsovio
  • Rusio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946; la tagon oni konsideras libertago, eĉ se aperas semajnfine (tiukaze posta lundo estas ripoztago)
  • Armenio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Azerbajĝano - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Belorusio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946, kvankam estas labortago
  • Kartvelio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Kirgizio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Taĝikio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Turkmenio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946
  • Ukrainio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946, tago ripoztago
  • Uzbekio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1946 ĝis 1998, ekde 1999 ripoztago kiel Memor-Tago
  • Kazaĥio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1947
  • Moldavio - oficiale agnoskita la 9-an de majo de 1951
  • Israelo - oficiale agnoskita la 9-an de majo ekde 2000

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]