Take the "A" Train

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Take the “A” Train estas ĵaza normkanto, kiun komponis kaj tekstis Billy Strayhorn en 1939, kaj kiun la Orkestro Duke Ellington uzis kiel rekonmelodio. La peco fariĝis „ simbolo de la svingepoko.“[1] Ĝi kombinas la pelantan svingon de la orkestro de Duke Ellington de la kvardekaj jaroj kun la memkonscia lerteco de Ellington kaj de la nigrula eminentularo en Harlemo.

Ekestohistorio

La titolo rilatas al la linio A de la metroo de Novjorko, kiu kondukas ekde Broklino al Manhatano kaj Harlemo. Onidire Strayhorn verkis la pecon 1939 donace al Duke Ellington, post kiam tiu ĉi estis doninta al li sian adreson en Novjorko kaj konsilinta, ke li uzu linion A direkton al Harlemo. Li raportis mallonge post sia vizito ĉe Ellington novjorko al raportisto el Pittsburgh: „Mi laboros por Duke. Mi prezentludis al li ĉi tiun A-Train kaj li ekŝatis ĝin. Mi transloĝiĝos al Novjorko.“[2]

Strukturo

La peco teniĝas en maĵoro kaj havas la formon AABA. Ĝi efikas je la komenco tre pompa, kvankam parto A estas melodie tre pionira per siaj ses sestosaltoj kaj du kvartoj. Parto B enhavas plurajn septojn kaj kvintojn. La teksto dumpase de la jaroj plurfoje estis ŝanĝita.

Efikohistorio

En la jaro 1941 Ellington bezonis post malpaco inter la kopirajta kolektivo ASCAP kaj diversaj radiostacioj novan programon, ĉar li ludis plurajn noktojn en Casa Manana je Los-Anĝeleso kaj la programo estis rekte dissendata. Strayhorn elŝrankigis por ĉi tiu programo sian melodion de 1939 kaj aranĝis ĝin por la elingtona orkestro.[3] Ellington kaj sia orkestro surbendigis la melodion je la 15-a de februaro. Julion la peco eniris la furoraĵo-rangliston, kie ĝi sin tenis sep semajnojn kaj atingis rangon dek unu. Ĝi anstataŭis la ĝistiaman rekonmelodion (Sepia Panorama). Ellington ĉiam denove surdiskigis la pecon, ekzemple en ĉambromuzia versio kun Ellington per piano, Strayhorn per celesto kaj Oscar Pettiford per violonĉelo, kun la orkestro kaj Betty Roche (1952) aŭ kun Ella Fitzgerald kaj Dizzy Gillespie (1957). Sur la albumo Duke Ellington and John Coltrane la du muzikistoj ludas pecon nome Take The Coltrane, kiu baziĝas sur la normkanto.

Jam en 1943 aliaj muzikistoj transprenis la pecon; komence ĝin kantis la kantensemblo The Delta Rhythm Boys. Ella Fitzgerald ofte uzis Take the A-Train kiel komenca peco en siaj koncertoj. Plej diversaj muzikistoj kiel Yusef Lateef, Sun Ra, Joe Henderson kaj Bobby McFerrin (solo sur The Voice) sekvis. La radioelsendo Voice of America Jazz Hour de Willis Conover uzis ĝin kiel rekonmelodio. Kian gravecon la komponaĵo havas por la moderna ĵazo, klarigis Charles Mingus, kiam li en 1960 enteksis en la melodion kontrapunkte la temon de „Exactly Like You“.

En la jaro 1999 radiostacio NPR nomis la pecon unu el la cent plej gravaj usonaj muzikaĵoj de la dudeka jarcento.[4]

Uzado en filmoj

Ŝablono:Butono al Enhavo La peco estis uzata en jenaj dramaj kaj muzikaj kinofilmoj:

  • Reveille with Beverly (1943, Bette Roche, The Duke Ellington Orchestra)
  • Paris Blues (1961, Duke Ellington)
  • Mingus (1968, Charles Mingus)
  • Let’ Spend the Night Together (1982, Duke Ellington and His Orchestra)
  • In the Mood aka The Woo Woo Kid (1987)
  • Radio Days (1987, Duke Ellington and His Famous Orchestra)
  • For Love or Country: The Arturo Sandoval Story (2000, Irakere)
  • Catch Me If You Can (2002)

Uzado sur scenejo

  • Jump for Joy (1941, Duke Ellington and His Orchestra)
  • Bubbling Brown Sugar (1976, broadveja muzikalo
  • Sophisticated Ladies (1981, Phyllis Hyman, Gregory Hines) broadveja muzikalo
  • Play On! (1997, Cheryl Freeman) broadveja muzikalo

Literaturo

  • Hans-Jürgen Schaal (eldonisto): Jazz-Standards. Das Lexikon. 320 Songs und ihre Interpretationen. Bärenreiter, Kassel 2002, ISBN 3-7618-1414-3.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Hans-Jürgen Schaal: Jazz-Standards. Bärenreiter-Verlag, 3-a eldono, Kassel 2004, ISBN 3-7618-1414-3
  2. citita laŭ Schaal
  3. Strayhorn krome kontribuis siajn komponaĵojn „ Johnny Come Lately“, „Chelsea Bridge“, „Day Dream“ kaj „After All“, Mercer Ellington siajn „Things Ain't What They Used to Be“, „Blue Serge“ kaj „Moon Mist“.
  4. The 100 most important American musical works of the 20th century.