Betty Roche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Roche
Betty Roche Apr 1943.tif
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1920 (1920-01-09)
en Wilmington
Morto 16-an de februaro 1999 (1999-02-16) (79-jara)
en Pleasantville
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Betty ROCHE (naskiĝis kiel Mary Elizabeth Roché la 9-an de januaro 1920 je Wilmington en Delavaro; mortis la 16-an de februaro 1999 je Pleasantville en Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵaza kantistino de svingo. Ŝi kantis en la orkestro de Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Betty Roche alkreskis en Atlantic City kaj iris en 1939 al Novjorko, kie ŝi komence kantis ĉe Lee Young kaj post tio ekde 1941 ĝis 1942 en la ensemblo Savoy Sultans de Al Cooper. En 1943/44 ŝi estis membro de la Orkestro Duke Ellington, en kiu ŝi anstataŭis Ajvion Anderson. Ellington okupigis ŝin kiel solisto en la titolo The Blues (el la suito Black, Brown And Beige). En 1952/53 ŝi denove kantis ĉe Ellington[1] Ŝia plej grava titolo en la bando de Ellington estis Take the "A" Train, kiun ŝi ankaŭ prezentis en la muzikfilmo Reveille With Beverly; ŝia versio de la klasikaĵo enhavis iom longan skatkantan parton.

Ellington ŝatis ŝian kantostilon, kiu enhavis influojn de soŭlo kaj bibopo, sed ankaŭ de Anita O’Day[2] Je propra nomo Roche verkis en 1952 la ŝelakdiskon „I Love my Lovin’ Lover“ kaj la normkantonBody and Soul“; meze de la 1950-aj jaroj kaj komence de la 1960-aj jaroj ankoraŭ sekvis kelkaj albumoj inter alie por la diskeldonejo Bethlehem kaj Prestige. Sur tiuj-ĉi ŝia bibopkanto estas aŭdebla aparte en la titolo Billie’s Bounce de Charlie Parker (sur la albumo Singin’ and Swingin’); alia numero estis versio de „Take the A Train“, je kiu ŝi en longega skatkanta pasaĵo vicigas la titolliniojn de pli ol deko da kantotitoloj. Post tiam ŝi ne plu aktivis kiel ĵazkantisto. Dumpase de sia kariero Roche krome surdiskigis kun Earl Hines, Gerald Wilson kaj Hot Lips Page.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Betty Roche: Singin’ And Swingin’ (Fantasy/OJC, 1960); Lightly And Politely (Fantasy/OJC, 1961)
  • Duke Ellington: The Duke Ellington Carnegie Hall Concert, January 1943 (Prestige, 1943)
  • Duke Ellington: Live at Birdland 1952 (Jazz Unlimited, 1952)
  • Earl Hines: 1942–1945 (Classics); Earl Hines & The Duke’s Men (Delmark, 1944–47)
  • Gerald Wilson: 1945–1946 (Classics)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun Roche kaj la elingtona orkestro ekzistas el du tempospacoj pluraj koncertregistraĵoj; ŝi tamen trans la albumo war aber Ellington Uptown (1952) ne kunverkis studioregistraĵojn
  2. Laŭ Morton kaj Cook ĝi memorigas pri la stilo de Abbey Lincoln