Body and Soul

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Body and Soul estas kanto, kies muzikon en 1930 komponis John W. Green. La teksto devenas de Edward Heyman, Frank Eyton kaj Robert Sour. Ĝi estas unu el la plej ofte ludataj baladoj en ĵazo.

La kanto[redakti | redakti fonton]

La muzika temo ampleksas 32 takto kaj la formon AABA. La transiro al la meza parto distingiĝas per abrupta tonaloŝanĝiĝo. La tempo estas molto moderato.

La teksto estas plendo de persono, kiu konsumiĝas pro aflikto pri alia persono, kiu tion ĉi ne rimarkas:

Mia kor' estas malgaja kaj soleca
Mi ploras pri vi
Pri vi, kara, nur pri vi
Vere, tion mi opinias
Ĉio de mi apartenas al vi
Korpo kaj animo[1]

La pecon verkis la posta holivud-komponisto John W. Green dum restado en Londono por Gertrude Lawrence. Eldonejo Chappell & Co publikigis la kanton. Unuan sonregistraĵon prezentis Jack Fulton kun sia orkestro; Fulton ankaŭ kantis en la sonregistraĵo de la orkestro de Paul Whiteman, kiu popularigis la kanton kaj dum ses semajnoj tenis rangon 1 de la modkantaj ranglistojn. Jam samjare Green enigis ĝin en la brodvejan revuon Three’s a Crowd. La kantistino de ĉi tiu revuo, Libby Holman, kaj Ruth Etting atingis per siaj interpretaĵoj rangojn 3 resp. 10 de la usona furorkanta ranglisto. Dum la postaj jaroj sekvis interpretaĵoj de Louis Armstrong (1932), Benny Goodman (1935) kaj Art Tatum (1937), kiuj ankaŭ fariĝis furorkantoj.

Uzado kiel ĵazbalado[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej famajn sonregistraĵojn de Body and Soul faris la 11-an de oktobro 1939 tenorsaksofonisto Coleman Hawkins. La apartaĵo je tio estis, ke unuafoje saksofon-soloo etendiĝis sur tuta sondiskofaco, ĉar Hawkins improvizis pri la plena longeco de la peco. Lia biografiisto Teddy Doering diris, ke je la unua aŭskultado de ĉi tiu majstraĵo ekestas „finfine sento de plej plena estetika kontentiĝo, kiel post la ĝuo de artverko“. Mirinda estas „la celkonscio, laŭ kiu li per ĉiuj siaj teknikaj kaj emociaj rimedoj allaboras sur tion kaj efektoplene enscenigas la kulminon. Per tio li atingas la fermitecon de sia soloo kaj per tio de la tuta sonregistraĵo. Estas ĉi tiu senta komponanto de lia ludo, de kiu jen eliras la plej granda efiko.“[2]

La titolo evoluis al ĵaza normkanto, kiun impone interpretis ankaŭ multaj aliaj granduloj de ĵazo kiel Billie Holiday, Eddie Jefferson, Diana Krall, Chu Berry, Walter Norris, Yuri Honing aŭ Stefon Harris, sed ankaŭ Joe Jackson. En la jaro 1947 ĝi krome fariĝis filmmuzika temo de la samnoma filmo pri la sorto de amatorboksisto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. teksto de Body and Soul (anlalingva)
  2. Teddy Doering, Coleman Hawkins, p.86 f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]