Taksony
Ne miskomprenu kun Tapsony!
Taksony (takŝonj) germane Taks estas grandvilaĝo en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve. Taksony (931-971) estis princo de Hungario.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 5940
- Poŝtkodo: 2335
- Telefonprefikso: 24
Situo
Taksony situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja. Urboj Szigetszentmiklós kaj Dunaharaszti estas proksime.
Historio
La turkoj faris la vilaĝon senhoma. Germanoj refondis ĝin en 1711. En mezo de la 20-a jarcento oni ekkonstruis kanalon Danubo-Tiso ĝuste ĉe Taksony, sed neniam ĝi finiĝis.
Vidindaĵo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1811