Tales of Symphonia
Tales of Symphonia | |
---|---|
Elpensinto | Fujishima Kōsuke |
Eldonejo | Namco |
Evoluiganto | Namco Tales Studio |
Dato de lanĉo | 29-a de aŭgusto 2003 |
Serio | Tales |
Videoludilo | PlayStation 2, PlayStation 3, Nintendo GameCube, Microsoft Windows |
Tipo de videoludo | rola videoludo |
Maniero de ludado | multludista videoludo, unuludanta videoludo, kunlabora reĝimo de videoludo |
Takso de PEGI | PEGI 12 |
Takso de ESRB | Teen (Adoleskuloj) |
Tales of Symphonia (japane: テイルズ オブ シンフォニア, Teiruzu obu Shinfonia) estas japana rolluda videoludo aperinta por Nintendo GameCube la 29-an de aŭgusto 2003 en Japanio, kaj poste en Nord-Ameriko kaj Eŭropo. Tiu ludo, kreita de la japana firmao Namco, estas la kvina en la serio Tales of.
En 2008 aperis por Wii sekvo de tiu ludo, Tales of Symphonia: Dawn of the New World.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
Tales of Symphonia okazas en mezepok-magia mondo nomata Sylvarant. La ĉefrolulo, Lloyd Irving, ekveturas kun siaj amikoj Genis Sage kaj Colette Brunel al aventuro por “regeneri” Sylvarant, replenigante ĝin je manao, vivnecesa magia energio. Dum tiu aventuro, ili esploras la mondon, renkontas homojn, kiuj aliĝos al la teamo, kaj batalas kontraŭ diversaj monstroj kaj malamikoj.
Ludmaniero[redakti | redakti fonton]
Ekzistas tri interfacoj en tiu ludo:
- urboj kaj diversaj aliaj lokoj,
- monda mapo, kiu ebligas vojaĝi de loko al loko,
- batalinterfaco.
Dum bataloj partoprenas maksimume 4 roluloj (el 8, kiujn povas enhavi la teamo). La ludanto regas nur unu el ili kaj devas realtempe batali kun diversaj atakoj, magiaj aŭ ne. Ĉiu rolulo havas proprajn atakojn kaj fortojn. Povas esti 4 ludantoj samtempe, kaj ĉiu el ili regas unu rolulon dum bataloj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala japanlingva retejo
- Oficiala anglalingva retejo Arkivigite je 2006-11-08 per la retarkivo Wayback Machine