Taliŝ-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torento en Taliŝ-Montaro.

Taliŝ-Montaro (azerbajĝane Talış dağları, perse کوههای تالش Kuha: e Ta:lesh ), estas montaro en nordokcidenta Irano kaj sudorienta Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la nordocidenta sekcio de Elborz-Montaro, etendiĝante sudorienten ekde Lenkoran-Malaltebenaĵo en sudorienta Azerbajĝano ĝis la pli malalta parto de Sefid-Rud ( Blanka rivero ) en nordokcidenta Irano. Malmulte da pintoj superas 3 000 metrojn kaj la humidaj duon-subtropikaj marbordaj malaltaĵoj laŭlonge de la Kaspio, inkluzive Lenkoran-Malaltebenaĵo, situas je la orienta bazo de la montaro [1].

La maksimuma jara precipitaĵo en Taliŝ-Montaro estas inter 1 600 mm kaj 1 800 mm; tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano kaj ankaŭ en Irano.

Vidu ankaŭ

La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas ekoregiono de abundaj malaltaĵaj kaj montaraj mezvarmaj pluvarbaroj kiuj tute kovras Taliŝ-Montaron.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Encyclopaedia Britannica