Lenkoran-Malaltebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Azerbajĝano.

Lenkoran-Malaltebenaĵo estas mallarĝa zono de malaltebenaĵo en suda Azerbajĝano apud Kaspio, kaj konstituas etendon de Kura-Aras-Malaltebenaĵo suden. Ĝi estas nomata laŭ la urbo de Lenkoran.

Ĝi estas limigita de Taliŝ-Montaro suden kaj atingas Iranon en Astara.

La ebenaĵa parto de la Nacia Parko de Hirkan ("Moskvo-Arbaro") situas ene de Lenkoran-Malaltebenaĵo. La Moskvo-Arbaro estas la sola konservita parto de la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj kiuj kovris plejparton de la malaltebenaĵo, kiu poste estis senarbarigita por agrikulturo [1]. Tamen, estas rearbariga programo por la malaltebenaĵo, en signita ne-arbarizita areo kiu estas la sola ne-kultivata tereno en la ebenaĵo celinte ekologian restaŭradon al antaŭa arbarizita stato ( parte, ĉar la Lenkoran-Malaltebenaĵo klare estas tre altvalora por la agrikultara produktado por Azerbajĝano, kaj do oni ne povas cedi ĝin por rearbarigo). Tiu areo estiĝos la dua arbaro en la malaltebenaĵo malantaŭ Moskvo-Arbaro. Kiam ĝi estos rearbarigita, ĝi estiĝos suplemento al Nacia Parko de Hirkan [2].

La malaltebenaĵo kun sia humida duon-subtropika klimato ampleksas multajn plantejojn de teo, rizo kaj citruso.

La maksimuma jara precipitaĵo en Lenkoran-Malaltebenaĵo estas inter 1 600 mm kaj 1 800 mm, kiu laŭlonge de Taliŝ-Montaro estas la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono de la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas areo de abundaj malaltaĵaj kaj montaraj mezvarmaj pluvarbaroj kiuj parte okupas Lenkoran-Malaltebenaĵon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]