Diskuto:Centra konsilio de la judoj en Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@ThomasPusch Ĉu povas ankaŭ nomiĝi "Centra konsilio de Germanaj Judoj" aŭ "Centra konsilio de Germaniaj Judoj"? Sj1mor (diskuto) 06:45, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La vortoj estas normalaj vortoj, do en Esperanto ne estos multaj majuskloj - en la germana ĉiuj substantivoj aŭtomate estas majusklaj, tio estas kvazaŭ o-finaĵo en Esperanto: se estus solene majuskligita germanlingva nomo, estus Zentralrat Der Juden In Deutschland, tio aspektus nekutime, sed tiel ne estas. Kompreneble ankaŭ eblas en Esperanto malpli ekzakte traduki, sed "Centra konsilio de la judoj en Germanio" (kun difinita artikolo "la") estas la ekzakta traduko. "Centra konsilio de Germanaj Judoj" estus Zentralrat der Deutschen Juden (kun nekutime majuskla D), "Centra konsilio de germanaj judoj" Zentralrat der deutschen Juden, kaj "Centra konsilio de Germaniaj Judoj", malfacile rekte tradukebla, estus Zentralrat der Deutschland-Juden. Cetere multaj slavaj esperantistoj ne metus la artikolon "la", do skribus "Centra konsilio de judoj en Germanio", sed tio en la germana estus Zentralrat von Juden in Deutschland - jen estus tute alia nuanco, kvazaŭ "konsilio de iuj judoj hazarde troviĝantaj en Germanio" - tiu traduko malakceptus la memkoncepton, ke la asocio volas, deziras esti la komunumo de ĉiuj judoj en Germanio, kvankam tio kompreneble estas nur deziro: jes la teksto mem klarigas ke ĝi reprezentas (nur) "97 procentojn de la 95 000 judoj en komunumoj kaj 46 procentojn de la proksimume 200 000 judoj en Germanio kiel tutaĵo". Sed la senco de traduko ne estas juĝi kaj korekti subjekton. Alikaze oni povus ankaŭ ĝustigi, se homo fuŝe skribas Esperanton kaj entuziasme nacilingve nomas sin "esperantisto", do eĉ sentas sin profesieca parolanto, ke anstataŭ "esperantisto" oni devus traduki la vorton al "esperantofuŝulo" - tio probable ĝustus, sed tute ne estus traduko de tio kion la homo diris, kaj kompreneble estus ege malafabla. Tial la elektita traduko de la konsilio estas tute en ordo, eĉ se por iuj oreloj aŭ okuloj unu aŭ alia traduka variaĵo sonas pli aŭ malpli elegante, tamen ĉiuj gramatike tute same ĝustas. - Sincere dirite, mi ofte tradukas titolojn al Esperanto rapide kaj malpli zorge, kaj simple mem elektas liberan tradukon kiu al miaj esperantaj okuloj aspektas elegante. Sed ĉi tie laŭ mi sencas ekzakta traduko, por ne kontrabandi malĝustan juĝan nuancon en la tradukon. ThomasPusch (diskuto) 10:54, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]