Diskuto:Esfahano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La urbo situas en provinco Isfahano, kaj menciiĝas almenŭ en la Poemo de Utnoa (Abel Montagut el 1993) je nomo "Isfahano". Aliajn fontojn mi nun ne parkere povas citi, sed mi sufiĉe certas ke ĉiam kiam mi vidis la urbonomon en la esperanta literaturo kaj gazetaro, ĝi estis je nomo "Isfahano" kun komenca "I". PIV 2020 bedaŭrinde ne notas urbonomon. Do mi dubas pri oficialeco de nova nomo Esfahano en Esperanto, kvankam mi tute ne pridubas ke oni prononcas la urbon Esfahan' en la persa. Sed ke la urbon esperantlingve konatan Kolonjo en Germanio oni prononcas "Köln" en la germana ne signifas ke oni kampanjus esperantlingve nun nomi ĝin "Kolno" aŭ "Kelno". Mi nun trovis tute nenian fonton en la esperanta literaturo kaj gazetaro kiu apogus oficialecon de la nomo "Esfahano", kaj dirus ke la referencoj tamen pli subtenas nomigon Isfahano.

Tamen, jen mi ankoraŭ trovis vojaĝraporton de sviso Benno Frauchinger el 2006-2007, kiu uzis la vorton Esfahano. Sed la vikipedia artikolo "Esfahano" jam kreiĝis en 2003, kaj tute probablas ke la sviso simple kopiis la vorton el vikipedio. Kaj krome dubindas ĉu la persona raporto en lia privata retejo vere kalkuleblus kiel "publikaĵo" (kvankam mi tute opinias ĝin leginda). ThomasPusch (diskuto) 14:32, 25 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome mi rimarkigas ke la fotoj estas amase metitaj al la dekstra flanko, ne bone distribuitaj en la paĝo. Mi nun ne havas la tempon rearanĝi ilin, sed oni devus fari tion iam. ThomasPusch (diskuto) 14:43, 25 feb. 2023 (UTC)[Respondi]