Diskuto:Kievo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi jam legis, ke la...[redakti fonton]

Mi jam legis, ke la ĝusta formo estu "Kjiv" (laŭ la nacia prononco, ktp) Do kontrolendas kaj poste movi la artikolon. Se mi ne esras ni havas ukrainia vikipediisto, eble li helpos (kaj ekstaĵe plenigus la artikolon!). —La komenton aldonis, sen subskribo, Eliott (diskuto • kontribuoj)

Pri la esperantigo[redakti fonton]

Mi tute simple prenis la internacia formo Kiev kaj metis la O, mi ne scias la ukainan. Sed ne ŝajnas al mi ke oni serĉu ĉiam la nacian formon antaŭ, se estus tiel, oni ne skribu "Urugvajon", "Paragvajon", sed Urugŭajon, Paragŭajon, ne Usonon, sed Jusowxnon, ne Germanion, sed Dojĉlandon, ktp. Kiel oni farus al "Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro", aŭ al "Villa de Porciúncula de La Reina de Los Angeles"? Estas du internaciaj formoj: Kiew, en germanaj lingvoj, kaj Kiev en latinidaj lingvoj, la unua ne taŭgas al esperantigo ĉar havas literon W, do mi prenis la dua. Mi pensas ke la formo Kievo ne estas ofensa aŭ neneŭtrala. Al malnova Finlando oni antastaŭgi Finnlando ĉar ĝi ne estas Lando de Fino, sed Lando de Finnoj, Hindio oni antastauis per Barato ĉar rivero Hindo ne kuras tra nuna Barato, sed tra Pakistano. Se ne estas neŭtrala, oni povas ŝanĝi ĝin, estas pli bone ol ne esti artikolon pri Kievo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Roberto (diskuto • kontribuoj)

Kijivo - misa formo!!![redakti fonton]

Bonvolu ne uzi la monstraĵon Kijivo! En NPIV kaj ĉiuj grandaj vortaroj enestas la formo Kievo, daŭre multe pli rekonebla internacie kaj oftege uzata ankaŭ de la ukrainaj esperantistoj. La formo "Kijivo" prezentas netradician, malbonsonan (en Esperanto la liter-kombino iji estas certe malpli ofta kaj kutima, ol ie) kaj problem-kaŭzan nekompreneblaĵon. Mevo 09:59, 5. Okt 2007 (UTC)

Jes. Mi aldonas mian voĉon. La Esperanta nomo estas "Kievo". Movu la paĝon. Bertilow 11:37, 1. Nov 2007 (UTC)

Kievo - misa formo!!! (laŭ mia opinio)[redakti fonton]

Jam mi tre ofte renkontas vorton "KYIV" en la angla, ... (anstataŭ malnova versio "KIEV" - tradukita de la rusa lingvo).
http://www.kyivstar.ua/en/ - jen estas ekzemplo!
Mi preferus ke nomoj de ukrainiaj urboj en Esperanto estu laŭ la ŝtata lingvo de Ukrainio - kiel ili estas uzataj en la ukraina lingvo, kaj ne tiel, ke duono el la ukraina lingvo, triono el la rusa, kvarono el la angla, kvinono el la pola, sesono el la Krime-tatara ... !!!

(Nu, kaj ni ne diras Hindio, ni diras Barato http://eo.wikipedia.org/wiki/Barato)

Ankaŭ mi timas ke tiu ĉi diskuto povas esti iomete politika. Ĉar triono da ukrainanoj ne estas kontraŭ ke la rusa lingvo estu dua ŝtata lingvo de Ukrainio. Kaj en Rusio tiu ĉi temo estas tre populara. Mi pensas ke triono de ukrainanoj kaj ruslandanoj povus subteni la nomon Kievo plejparte de politika vidpunkto.

[1] - oficiala prononco! Kaj kiam vi veturas al la urbo vi vidas oficialan skribaĵon Kijiv (sed ne Kiev) [2]

Do, mi opinias ke tamen pli bone estus uzi vorton KIJIVO (КИЇВ)


Kaj supre estas eraro - Kirvo (ukraine Київ/Kijiv, - Ki( r )vo - mi petas korekti ĝin!!!

Sur la paĝo ne estas eĉ blazono de Kijivo, aŭ eĉ ukrainia flago, tamen estas skribaĵo pri Urbo-Heroo kun eksa Sovetunia flago!
Amuze, ĉu? Do mi volas aldoni la informon, ke ĝi aspektu pli malpli kiel ĉi tie: [3]


Kiu malpermesis redakti la paĝon, kaj kion fari por ekgavi eblon redakti ĝin?

Amike AndreoEspero. —La komenton aldonis, sen subskribo, AndreoEspero (diskuto • kontribuoj)

Kara Andreo, dankon pro viaj komentoj. Tamen, la stratsignoj kiuj bonvenigas homojn al Kievo estas klare en la ukraina, ne en Esperanto. Ĉi tie ni nur zorgas pri la esperanta nomo, kiu jam establiĝis antaŭ jardekoj - kaj ĝi estas Kievo. Mi loĝas en Italio, kie ni havas la urbojn Florenco (kiu devus esti Firenco, por respekti la itallingvan nomon Firenze) kaj Venecio (kiu devus esti Venecjo) - sed tio estas tute akceptinda, ĉar Esperanto estas alia lingvo ol la itala, kaj ĝi havas siajn tute apartajn kutimojn. Interkrampe, ankaŭ en la itala la urbo Kievo nomatas "Kiev"', kaj ne "Kijiv". Ĉu vi ankaŭ proponus, ke en la itala oni ŝanĝu tiun nomon ĉar la ukrainlingva bonveniga ŝildo uzas la literumon "Kijiv"? Amike, --WinstonSmith 22:48, 15. Mar 2010 (UTC)
Saluton, Andreo. Ĉu vi eble konas la 15an regulon de la Fundamento? Ĝi eldiras, ke transprenendas vortoj, kiujn multaj lingvoj transprenis el la sama fonto. Kaj tio signifas en ĉi tiu kazo, ke devas resti Kievo, ĉar multaj lingvoj transprenis la rusan formon, ne la ukrainan. Kore --Tlustulimu 12:47, 16. Mar 2010 (UTC)

Kaj demando. Ĉu en multaj lingvoj oni diras Kartvelio?

Lastaj korektoj[redakti fonton]

Saluton, la nomo vere estas en Esperanto Kievo. - Mi forigis cetere neenciklopediecajn informojn, kiel la telefonnumerojn de Eo-kluboj. Tamen, estus bonvene enmeti pli da informoj pri la Eo-kluboj, kaj kompreneble pri Kievo entute. Tiel granda urbo meritas multe pli bonan artikolon, eble oni povus traduki?--Ziko 19:23, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Prave, Ziko. Mi tuj proponis tiun ĉi artikolon kiel venontan kunlaboraĵon de la semajno. Amike, WinstonSmith 15:12, 9. Mar 2010 (UTC)

Kijivo -- uzata formo[redakti fonton]

Se vi serĉas en Guglo (nur paĝojn kiujn Guglo rekonas esti en la lingvo Esperanto), vi trovas ke la formo Kijivo estas sufiĉe ofte uzata. Vikipedio devas ne krei normojn, sed registri tion kio estas.

Kievo: 26,000 rezultoj http://www.google.com.ua/search?as_q=Kievo&hl=eo&biw=1233&bih=674&tbs=lr:lang_1eo&num=10&btnG=Google-Ser%C4%89o&as_epq=&as_oq=&as_eq=&lr=lang_eo&cr=&as_ft=i&as_filetype=&as_qdr=all&as_occt=any&as_dt=i&as_sitesearch=&as_rights=

Kijivo: 10,400 rezultoj http://www.google.com.ua/search?as_q=Kijivo&hl=eo&biw=1233&bih=674&tbs=lr:lang_1eo&num=10&btnG=Google-Ser%C4%89o&as_epq=&as_oq=&as_eq=&lr=lang_eo&cr=&as_ft=i&as_filetype=&as_qdr=all&as_occt=any&as_dt=i&as_sitesearch=&as_rights=

Ĉar laŭ tiu (certe rapida kaj ne tute akurata) serĉo pli ol kvarono da uzoj uzas la formon Kijivo, mi aldonis ĝin nur kiel alternativan formon al la artikolo, kaj mi pensas ke tio estas plene pravigita. Marteno --86.25.205.35 12:32, 8. Jan 2011 (UTC)

Tre interesa fenomeno estas, ke la proporcio kreskas favore al "Kijivo": hodiaŭ la samaj serĉoj donas 58,400 rezultojn por "Kievo", kaj 53,800 rezultojn por "Kijivo", kiu lasta do havas nun preskaŭ duonon (proks. 48 %) da uzoj! (pro stranga aspektigo de Google necesas post serĉo klaki la butonon "Search Tools" por ke malaperu falmenuoj kaj aperu la nombro de rezultoj, kiu alie ne aperas) Marteno --94.194.151.107 02:02, 24 Feb. 2013 (UTC)

Kaj ĝi daŭre kreskas... Kievo 39 700 trafoj, Kijivo 62 000 trafoj... pli ol 60% da uzoj uzas la formon "Kijivo"... Marteno --94.195.114.83 20:18, 21 Aŭg. 2013 (UTC)

Ĝi fakte nun iom malkreskis... Kievo 36 900 trafoj, Kijivo 8 280 trafoj... tamen "Kijivo" restas uzata formo. Marteno --217.155.37.242 10:54, 15 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Nun estas Kievo 18 600 trafoj, Kijivo 5270 trafoj. Marteno --86.188.197.18 20:11, 21 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

"Kievo" estas ne nur rusa, sed ankaŭ ukrajna[redakti fonton]

La formo "Kijiv" aperas nur nominative kaj akuzative, ĝi estas ŝanĝita varianto de la plenforma radiko Києв-.

En la silaboj malfermitaj la plena formo konserviĝas ankaŭ ukrajne: "від Києва", "у Києвi", "назвали його Києвом", "Києво-Могилянська академія"...

Ne ĉiam la nominativa formo estas la plej internacia kaj kompleta: la latina nominativo de "Cicerono" estas "Cicero", sed internaciiĝis la plena formo de la radiko, kiu aperas en la aliaj kazoj: Ciceroni, Ciceronis, Ciceronem...

Kaj fakte en la esperanta nominativo aperas la deviga -o, kiu, samkiel la malnovslava -ъ, faras la silabon malfermita: Kievo estas tute samstruktura kiel la kronikista Кыєвъ (la vokalo -ъ definitive mutiĝis nur post la 11a jc). Tial la formo "Kijivo" fakte estas kontraŭa al la spitito de la ukrajna lingvo!

--Sergio 03:26, 9 Dec. 2011 (UTC)

Kievo/Kijivo[redakti fonton]

Pri la formoj Kievo kaj Kijivo legu:Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Kievo aŭ Kijivo?. Vikiano (diskuto) 11:43, 30 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus kongruiigis plurloke la nomon de la urbo surbaze de la supre indikata diskuto. Vikiano (diskuto) 13:23, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Kijivo -- menciinda alternativa formo[redakti fonton]

Jam estis sufiĉe da diskuto kiu montris, ke "Kievo" estas ĉi-momente plimulte uzata formo ankaŭ kun pli da oficiala sankcio. Tial estis decidite, ke la nomo de la artikolo restu "Kievo", kaj tiel la urbo estas ankaŭ normale menciata en la teksto.

Tio tamen diras nenion pri komplete alia demando, nome, ĉu ekzistas iu alia, alternativa formo, kiu meritas esti menciita kiel tia, preter la ĉefa formo komence de la artikolo, kaj poste ne plu ie aliloke.

Tio tre utilas por atentigi leganton, ke ŝi/li povas okaze renkonti ankaŭ tiun formon, kvankam ĝi ja ne estas la ĉefa, plej ofte uzata formo.

Klaras, ke "Kijivo" certe jes estas tia formo. Se vi parolas kun lokaj esperantistoj, certe ne ĉiuj, sed jes ja iuj el ili uzas tiun ĉi formon.

La formo efektive estas uzata: ĉi-supraj guglaj ligiloj daŭre montras, ke proksimume kvinono ĝis kvarono de ĉiuj trafoj en esperantlingvaj paĝoj ("Kievo"+"Kijivo") uzas nome la formon "Kijivo".

La antaŭa mencio estis forigita je 17:10, 1 jun. 2017‎ de Robin van der Vliet, kiu skribis: "En neniu vortaro, ĉu tiu formo eĉ ekzistas?" -- tio estas tute malprava, mi sekve aldonis citaĵon el Granda Esperanta-ukraina vortaro de Volodymyr Pacjurko.

Se vi volas tion forigi, bonvolu celtrafe priparoli miajn argumentojn en tiu ĉi diskuta paĝo kaj montri, kiu el ili estas malprava. Marteno --217.155.37.242 03:38, 25 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Aliaj nomoj en Esperanto[redakti fonton]

La varianto Kijivo estas nun menciita sub la sekcio Aliaj nomoj en Esperanto sub la sekcio Esperanto. Fontoj estas ankaŭ aldonitaj. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 06:37, 1 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Kyiv en la ukraina aŭ alia ukraina nomo ?--Alifono (diskuto) 21:55, 20 sep. 2020 (UTC)[Respondi]