Diskuto:Luva lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luva kontraŭ Luvia[redakti fonton]

Hej ThomasPusch. Kial vi elektis Luva kaj ne Luvia? En ĉiuj lingvoj la nomo enhavas la i. Ĉu vi havas fonton pri la esperanta nomo? Ankaŭ ĉe Hindeŭropa lingvaro ĝi nomiĝas Luvia. --Stefangrotz (diskuto) 13:28, 19 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

@Stefangrotz: Mi elektis la nomon simple, ĉar laŭ miaj fontoj la lando en aliaj lingvoj nomiĝas Luvia (en iuj variige Luvija). Oni povas lasi la a-finaĵon kiel fremdvorto, aŭ esperantigi la vorton al substantivo Luvio kiel pruntvorto, sed ĉiukaze tiam la adjektivo "luvia" signifas "rilata al la lando". Se "Luvia" aŭ "Luvio"/"luvia" estas la lando kaj same "luvia" nomiĝas la lingvo, antaŭprogramatas miskomprenoj. Tial laŭ analogio kun la multaj landonomoj kun finaĵo -io, kiuj signifas bazan lingvon adjektivan sen la litero -i-, mi sekve reduktis la nomon Luvio al luva lingvo (kiel Litovio > litova lingvo, Eŭskio > eŭska lingvo, Italio > itala lingvo ktp.). Tamen mi ne havas fonton pri la esperanta nomo de la lingvo, nur pri la internacia formo de la lando. Sincere dirite, estas precedenca kazo de lando sen finaĵo -io, kies adjektiva formo kaj lingvonomo identas: Nederlando kaj nederlanda lingvo. Do laŭ tiu modelo ankaŭ permeseblus nomi la antikvan landon Luvio/Luvia kaj la lingvon luvia lingvo. Nur: La formoj Nederlando kaj nederlanda lingvo por ordinara esperantisto multoble pli konatas ol iuj nekonataj formoj "Luvio/Luvia kaj luvia lingvo", kaj en la formo "Nederlando" ne estas la ebleco forstreki pseŭdoafikson -i- (eblus kompreneble surbaze de la landonomo proponi lingvonomon "nedera lingvo", sed tion neniu serioze proponus). Tial mi daŭre ne certas, ĉu por Esperanto saĝas nomi tiom nekonatan historian landon kaj historian lingvon per la tutsama vortradiko. Klaras nur, ke la nomo "luvianoj" por la antikva etno ne estos problema. Pri la antikva etno mi ĵus aldonis situomapon: se iu redaktanto iam aldonos informkeston "informkesto lingvo", tiam la mapo devas translokiĝi maldekstren sub la tekston, sed provizore ankoraŭ estas spaco dekstre.
Vi pravas ke naciaj lingvoj lasas la vortradikon senŝanĝe, kaj parte havas aliajn gramatikajn eblecojn signi la lingvon kiel lingvo (ekz. germane Luwier > luwische Sprache, kun finaĵoj -er kaj -ische, sed tio en Esperanto kompreneble ne funkcios): estas angle Luwians Luwian language, hispane Luvito idioma luvita (de kie ili cetere prenis la -t-?), pole luwijczycy język luwijski, svede luvierna luviska aŭ litove Luviai luvių kalba. Tio jam montras, ke la naciaj lingvoj lasas al si multan liberecon adapti nomojn de etnoj kaj lingvoj al la kutimoj de siaj propraj lingvoj. Kaj en Esperanto estas la kroma avantaĝo ke la radiko "luv-" praktike nenion signifas (kion trovas PIV estas slanga ebla alternativa vorto, praktike neuzata, de norma sed tre specifa vorto en la faklingvaĵo de velado, ankaŭ tre malmulte uzata, krom de entuziasmaj esperantlingvaj sportaj velistoj).
Cetere: Se vi ĉi-tie skribas "Hej Thomas", tiam mi kompreneble ne aŭdas tion, estante ie alie en la interreto. Vi povas uzi ŝablonon "re", kiel mi ĵus faris, aŭ fari aldonan nomon en mia diskutpaĝo "atentu: estas noto por vi en tiu aŭ jena paĝo". Tiam mi tuj estos avertata. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]