Diskuto:Mitrala valvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne havas alternativon, kaj vidas, ke simila adjekto estas en multaj lingvoj; tamen en Esperanto mitralo estas maŝinpafilo. kani (diskuto) 19:26, 18 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, mi rimarkis tion. Tamen mi uzis la terminon (krom la alia nomo "bikuspida valvo") ĉar ĝi jam aperis en vortaroj (kiel ekz. la citita medicina vortaro). Kion ni povos fari estas prefere uzi la alternativan terminon (bikuspida valvo) en la (verkonta) cetero de la artikolo. Ĉu vi proponas ankaŭ alinomi la artikolon? MaSt (diskuto) 22:35, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@MaSt kaj Kani: Ne estas sekreto, ke la internacia lingvo de medicina, anatomia kaj biologia terminaro estas la latina, kie la termino valva mitralis estas la universale konata nomo, laŭ mia impreso pli ol valva bicuspidalis, la alternativa nomo (principe same ĝusta). Klaras ke la vorto mitralis ne rilatas al maŝinpafilo ("kiam en koŝmaro iu minacas min per mitralo, mia koro batas kiel freneze kaj mi timas ke mia mitrala valvo ne eltenos..."), sed ke ĝi havas sian nomon pro simileco al la papa ĉapo mitro. Tio cetere gvidas al la "nova" PIV-a propono mitra valvo, mitra stenozo aŭ insuficienco (PIV 2020, reta eldono, ankaŭ jam en PIV 2002, p. ). Sed tamen, la "malnova" PIV-a propono de 1970 estas "mitrala valvo, la dupinta valvo de la koro, inter la maldekstra atrio kaj ventriklo" (PIV 1970, p. 702). Do la vorto "mitrala valvo" estas tute esperanta vorto, ne nur dokumentita en la Esperanta Medicina Vortaro de D-ro Josef Hradil (sed ankaŭ tie). Kvankam la latina termino valva bicuspidalis estas bone dokumentita, mi nur trovis flankan vortaran referencon por esperanta "alternativa termino bikuspida valvo" ĉe J. Hradil kaj tial iomete pridubas ĝin. Iom malelegantas ke la reta eldono de PIV 2020 tute ne plu mencias la koran signifon en la loko de radiko "mitral'", kvazazaŭ ĝi neniam ekzistis, sed la termino "mitrala valvo" de 1887 ĝis 2002 dum 115 jaroj estis la sola esperanta faka vorto por la valvo, kaj ankaŭ per la provo de la PIV-redakcio ekde 2002 estabiligi novan, alternativan terminon ne iĝas malĝusta, erara vorto. Do nenio kontraŭ la tradicia kardiologia esperantlingva faka vorto "mitrala valvo" !! ThomasPusch (diskuto) 11:47, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]