Diskuto:Ponto (geografio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "Pontuso" (kiel campus -> "kampuso") ne estus pli bona esperantigo? --Raoni Sousa 18:18, 1. Jul 2007 (UTC)

Nur se oni kredas ke bona esperantigo helpu en la komunikado. Por mi, la plej konfuza afero estas decidi ĉu la japana "dieto" estas parlamento, kutima manĝaĵaro, aŭ spirito ŝintoisma. Sed ĉu Ponto estas Lando aŭ Konstruaĵo uzata por iri trans ekz-e riveron estas simile mistifike. --Haruo 00:45, 31 Jul. 2011 (UTC)
Krompreneble vi ambaŭ iusence pravas. La problemo nur estas decidi, kun kiu rajto iuj volontuloj de vikipedio rajtas ŝanĝi lingvon. La teksto pri la romia provinco elturniĝis simple uzi la latinan nomon Bithynia et Pontus, kaj se ŝanĝi la nomon Ponto al Pontuso, ankaŭ necesus ŝanĝi la tekstojn Ponta Montaro kaj grekoj de la Ponto. Kaj estas klare ke la nomo baze estas greka (Pontos: Πόντος, "Maro" aŭ "Oceano"), pri kiu la romianoj nur ŝanĝis la finaĵon al la kutima latina finaĵo -us ... do neniu rilato al "ponto", kompreneble. Pro kio do "Pontuso" kaj ne - pli fidele al la originalo - "Pontoso"??
Sed Raoni Sousa pravas: la analogio campus -> "kampuso" anstataŭ "kampo" [rebus > rebuso anstataŭ "rebo", sinus > sinuso anstataŭ "sino" ktp.] povus helpi decidi pri Pontuso. Sendepende de mia unua demando, mi aliĝus al voĉdono por kreo de historia nomigo "Pontuso", se ni rajtus simple ŝanĝi la lingvon: Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) kaj konsekvence ankaŭ en la aliaj ampleksaj vortaroj la historia lando klare nomiĝas Ponto (jen en PIV, versio de 2020, reta eldono, same ankaŭ jam en la eldono de 1970, paĝo 848). Do kun la alinomigo de la artikoloj necesus ankaŭ adapti ĉiujn ampleksajn vortarojn de Esperanto. Tio estus iom tro por mi, kaj sekve mi ne permesas al mi ŝanĝi la vorton. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]