Diskuto:Ponto de Avinjono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

informkesto monda heredaĵo[redakti fonton]

En la nuna versio, la mapo ĉe la informkesto tute malutilas, ĉar ĝi estas en la ŝtata nivelo; sed la mapo en la informkesto konstruaĵo estas en la provinca. Ĉu oni povas kombini ambaŭ informkestojn? kiel? Sj1mor (diskuto) 13:32, 1 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes, certe eblas kombini la informkestojn. Sed por tio mi devis aldoni plian parametron al la informkesto konstruaĵo. Krome via provo ne povis funkcii pro iomete malĝusta uzado de la parametro "kesteroj". Ĝi komplete devas enhavi la subordigitan ŝablonon. Krome tiu lasta devas ĉikaze enhavi la parametron "subŝablono=jes" (Tio malaperigas la komencon kaj finon de la informkesta tabelo, ĉar la ekstera ŝablono jam enhavas tion.). Pro la maniero kiel ŝablonoj funkcias, la interna ŝablono ne "rimarkas" sen helpo de parametro, ke ĝi estas interna. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 1 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kie mi povos plilegi pri tiu parametro kesteroj? Mi kontrolis sed ne trovis.
Specife mi volas uzi ĝin ene de informkestoj kiel monda heredaĵo kaj ponto por, se eblas, eniri la informkesto konstruaĵo. Dank Sj1mor (diskuto) 07:06, 2 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis informon pri la parametro kesteroj al la dokumentado de {{informkesto konstruaĵo}}. --Tlustulimu (diskuto) 08:21, 2 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bone. Dankegon! Sed, mi rimarkas ke iuj informkestoj, ekz {{Geokesto | Konstruaĵo, kaj {{Informkesto kristana preĝejo, ŝajne ne akceptas la parametron kesteroj. Kial? Do nestado neeblas. Sj1mor (diskuto) 08:53, 2 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde. - Hieraŭ mi aldonis la parametron "kesteroj" al diversaj ŝablonoj, ekz. {{Informkesto kristana preĝejo}}. Ĉar "geokesto" fakte havas posteulon surbaze de Lua-modulo, mi ne emas aldoni tiun trajton al tiu malnova ŝablono. La posteulo estas {{informkesto geografiaĵo}}. --Tlustulimu (diskuto) 06:46, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]