Diskuto:Rodoso
Etoso
Kio pravigas la esperantan nomon 'Rodiso'- krom tio, ke tia nekutima formo aperas en PIV? La normala esperantigo de la nomo estus 'Rodoso', kaj mi konas neniun lingvon, kies nomformo por tiu insulo/urbo kondukus al esperanta 'Rodiso'. Brian Moon
- Mi samopinias kun Brian, kaj favoras la alinomigon. PIV tamen mencias ne nur "Rodiso", sed ankaŭ "Rodo". Se ne venos protestoj, mi korektos al "Rodo". --PaulP - Disk. 19:06, 7. Mar 2009 (UTC)
Menciindas, ke ankaŭ Kabe nerekte uzis «Rodoso»n en sia Vortaro de Esperanto (en la artikolo koloso):
«La Rodosa koloso estis statuo de Apolono.»